dimanche 11 juin 2017

Tokio (1)





     
       Baldaŭ alproksimiĝis la fino de nia vojaĝo en Japanio. La antaŭlasta etapo estis en Tokio kiam komencis la fama japana "Ora Semajno".





     
       Kun niaj geamikoj, gastigantoj en tiu ĉi urbo, ni vizitis la grandan parkon, "Shinĵuku Gioen".
         





       Okaze de la "Ora Semajno" la enirejo en la parkoj de Tokio estis senpagaj. Pro tio, sed ĉefe pro belega vetero, la vizitantoj estis nombraj.
 





       Tamen pro la grandeco de la parko ni rapide forlasis la grandan homamason kiu staris tuj post la enirejo kaj povis tute trankvile promenadi en agrabla etoso.






     En la centro de tiom granda urbo la kvieteco de tiu parko impresis nin. Apenaŭ oni aŭdis la kutimajn bruojn de la urba aktiveco, la motoroj de la veturiloj ekzemple.
 





       Sed post promenado inter grandaj arboj, subite ni alvenis en alian lokon de kie videblis altaj turoj starantaj ĉirkaŭ la parko. Tiuj ĉi konstruaĵoj memorigas nin en kiu urbo ni estas!






       Kompreneble, komence de majo ĉiuj sakuraj arboj estis sen floroj sed la azaleoj plenfloradis. En grandaj spacoj homoj ripozis, manĝis ĉe la ombro de belaj arboj, ludis kun la infanoj ...
 





       Ni mem kun niaj geamikoj piknikis surloke en aparta loko kun tabloj kaj seĝoj. De tie ni havis belan vidaĵon sur lageto ĉirkaŭita de azaleoj.






      Post longa tempo en la sama loko, ni forlasis tiun parkon, envagoniĝis en trajno de la Jamanote Linio ĝis alia ĝardeno, "Rikugien". Ankaŭ tiu ĝardeno estis tre bela kun multaj azaleoj.
 


      Eble ĉar "Rikugien" estis malpli granda ol "Shinjuku Gioen", la homamaso ŝajnis pli densa. Eble ni jam estis sufiĉe lacaj ... ni restadis ne tre longe en tiu ĉi ĝardeno. Alia promenado atendis nin...

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire