jeudi 31 mars 2016

Brasempuj en Ŝaloso

     Pasintan dimanĉon ni ne marŝadis en Dakso kaj la ĉirkaŭaĵoj. Ni aŭtis norde de la urbo en eta regiono kies nomo estas Chalosse (Ŝalos). Ĝi estas pli interesa dank'al montetoj kiuj permesas admiri pejzaĝojn de supre dum la lando ĉirkaŭ Dakso tute ebenas.
   
                                                    La masiva turo kaj sia antaŭapordo

      Ni haltis en tre malgranda vilaĝo kies nomo estas Brassempouy (Brasempuj). Ĝi estas fame konata, eĉ verŝajne monde konata de paleontologoj kaj arkeologoj dank'al la malkovro de prahistoriaj postrestaĵoj. Mi venontfoje parolos pri tiuj postrestaĵoj.

                                                     Sub la antaŭapordo de la preĝejo

      Mia hodiaŭa raporto prefere temas pri la interesa preĝeĵo de tiu vilaĝo. La preĝejo Saint Saturnin (Sankta Saturno) estis konstruita inter la XIIa kaj la XIVa jarcentoj. Kiel tre ofte romanika kaj gotika artoj troveblas en la diversaj partoj.

      Se la turo, la antaŭapordo, la okcidenta fasado, la absido kaj la navo prezentas romanikan stilon kun kelkaj modifoj, la aliaj partoj estis ĉu ŝanĝitaj, ĉu rekonstruitaj laŭ la nova modo de pli malfrua epoko.

     Gotika stilo videblas se oni observas la sonorilturon, la kapelojn kaj la volbojn.

    Tre videblas sur tiu foto kaj la sekva, ke oni aldonis la gotikajn volbojn super la romanika konstruo.
                 








       De supre la ensemblo prezentas belan aspekton dank'al kontrasto inter la blankaj muroj kaj la ruĝa plafono.










 

dimanche 27 mars 2016

Promenado en Dakso

                                                 En Dakso ni loĝas en tiu "mobile home"   
 
     Kiam ni vendis nian domon kun siaj granda ĝardeno kaj ŝirmilo por la loĝaŭto, ni tuj pensis, ke estos malfacile konservi nian kutiman vojaĝmanieron. En granda urbo kiel Caen, ne eblis parkadi loĝaŭton. Pro tio ni vendis ĝin kaj aĉetis pli grandan kaj pli komfortan aŭton kiu pli taŭgas ol la malgranda por longaj vojaĝoj.

    Por trisemajna kuracado de mia edzino en Dakso, ni ne imagis restadi en malgranda ĉambro en iu ajn hotelo, eĉ komforta. Vivo proksime de la naturo pli plaĉas al ni ! Pro tio ni elektis restadon en kampadejo kiu proponas kamparajn dometojn "mobile home" (movebla domo) kun eta teraso. Tiun kiun ni elektis estas sufiĉe granda por du personoj. En ĝi, disponeblas ĉiuj facilaĵoj same kiel en apartamento.

     La kuracado en la termobanejo okazas ĉiumatene krom dimanĉe. Dume mi preparas la tagmanĝon por ke ĉio estu preta kiam mia edzino revenas. Post mallonga siesto, kiam la vetero tion permesas, ni marŝadas. Bonŝance por la nombraj kuracatoj, ili povas atingi plurajn irvojojn sen eliri el Dakso.

     La daksa lando estas lando de akvo, aŭ pli ĝuste lando de akvoj. Varmaj akvoj de termofontoj tre utilas por kuracadi la personoj kiuj suferas pri artrozo kaj aliaj malsanoj. Mi ne hodiaŭ parolos pri tiuj ĉi akvoj, mi verŝajne faros tion alian fojon.
                                              La rivero Adur kviete fluas en sia fluejo

     Fluas en la regiono kaj trairas la urbo Dakso la rivero Adour (Adur). Ĝi fontas en montaro Pireneoj kaj sin ĵetas en la Atlantikan Oceanon. Oni povas diri, ke tiu rivero ofte kapricas ! Same kiel montaraj torentoj ĝi rapide dikiĝas tuj kiam degelas la neĝo kaj inondas la regionon.       

      Ankaŭ ĝi facile ellitiĝas el sia fluejo post daŭra pluvado. Tio ofte okazas printempe. Tiam ĉiuj kampoj, arbaroj kaj urboj estas inunditaj dum pluraj semajnoj. Ĉi-jare ni vidas, ke inundoj okazis sed jam retiriĝis de pluraj tagoj, aŭ semajnoj, ĉar restas malmulte da akvo en la kampoj.

     Tamen en la plej malaltaj lokoj restas stagne putra akvo kiu fetoras. Mi memoras, ke samepoke antaŭ du jaroj, ni ne povis paŝi sur la inunditaj irvojoj kie ni povas senprobleme promenadi ĉi-jare.

      Tamen eblas ankaŭ promenadi en arbaro kies nomo estas "Bois de Boulogne" (arbaro de Bulonio, same kiel la arbaro apud Parizo). Belaj kverkoj kreskas en tiu arbaro kiu estas regule purigita. Ĉar ĝi estas tre proksima de la urbo, la piedirantoj pli aĝaj ofte elektas ĝin por mallonge promenadi.



















mercredi 23 mars 2016

Kurkonkurso sur la hipodromo

                                              La tribunsidŝtuparoj de la hipodromo de Caen
     Hodiaŭ mi skribas el la urbo Dax (Dakso) kiu situas en la sudokcidenta parto de Francio. Ni alvenis tien dimanĉon, la 20an de marto.
   Sed antaŭ raporti pri diversaj temoj en Dakso, mi volas ankoraŭ iom rakonti pri nova travivaĵo. Mi jam parolis kaj fotis la ĉevalojn kiuj kuras sur la hipodromo proksime de mia loĝejo. 

                              Kelkaj minutoj post la starto, jam tri ĉevaloj kuras antaŭ la aliaj.

     Kelkaj tagoj antaŭ nia foriro el Caen, mi promenadis ĉe la granda herbejo (la Prairie). Mi vidis, ke okazis oficiala kunveno ĉar multaj ĉevaltransportiloj estis sur la granda parkejo kaj mi ekvidis spektantojn sur la sidŝtuparoj de la tribuno.


                    Sur paralela dromo kontolistoj kontrolas la bonan kurmanieron de la trotoĉevaloj
 
    Mi pensis, ke mi verŝajne povus iĝi unu el la spektantoj kaj mi iris al la enirejo. Mi demandis la virinon kiu sidis en vitra budo pri la ebleco eniri por spekti la kurkonkurson. Mi klarigis al ŝi, ke mi neniam vidis tian spektaklon.

                                 Kelkaj metroj antaŭ la alvenlinio restas du eblaj venkontoj

  Tiam ŝi demandis min: "En kiu jaro vi naskiĝis sinjoro ?" Surprizita mi senpripense respondis "En 1941, sinjorino, kial ?"  Kun granda rideto ŝi diris, ke mi rajtas tuj eniri, senpage. Mi estis preta pagi mian enirbileton sed senpaga eniro estis pli bone !

                                           Tiu numero 3 estas unu el la lastaj alvenantoj

    Nur kelkaj minutoj post mia alveno sur la unuaj malaltaj sidŝtuparoj (kie ĉiuj estis starantaj, ne sidantaj!) la starto de kurkonkurso estis anoncita. Mi jam vidis kurkonkurson pri troto kiam de malproksime mi alproksimiĝis por foti. Tiam la sulkirajdisto sidis sur sulkio malantaŭ la ĉevalo. Ĉi-foje la ĵokeoj sidis sur la ĉevalo.

                          Post la kurado la ĉevaloj reiras al la hipodromparko.             
      Dum la kurado vira voĉo komentis la kurkonkurson precizigante kiu ĉevalo estis la unua, kiu sekvis ĝin tre proksime, kiu progresis, kiu malprogresis... Samtempe, aŭte veturante sur dromo paralela, kontrolistoj  severe kontrolis ĉu la ĉevaloj vere trotas aŭ, eĉ mallonge foje galopas. Tiuokaze la kulpulo tuj estis elkonkursigita.

                                La venkinto ne devas malvarmiĝi nun !

    Post la kurkonkurso, dum la ĵokeoj reiris en la hipodromparkejon, la ĉevalo kiu venkis havis apartan traktadon. Ĝia ĵokeo kun helpantino kovris la ŝvitantan korpon de la besto per kovrilo por ke ĝi ne malvarmiĝu. Ĉar  tiun ĉi tagon, la trotĉevalo devis suferi la sorton de ĉiuj kiuj, eĉ nur portempe, estas unu el la ĉi-taga stelulino !

                                Fiere la proprietulo admiras sian ĉevalinon.
 
    Inter ĝiaj devigoj, la venkinta ĉevalino devis sin prezenti antaŭ la kameraoj, mikrofonoj kaj fotilol de la lokaj amasinformiloj. Sed ne nur, ĉar same kiel la spertuloj, mi fotis la belan ĉevalinon kun sia fiera proprietulo. Tamen, se la feliĉa viro afable respondis al la demandoj, la modesta besto ne diris eĉ unu vorton !  
   La spektaklo plaĉis al mi tamen mi foriris antău la starto de la sekvonta kurkonkurso pensante, ke mi verŝajne revenos alian fojon.
 






mercredi 16 mars 2016

Justicpalaco de Caen





     En nia kvartalo, inter la konstruaĵoj kiuj ĉiuj estis konstruitaj dum la dudek pasintaj jaroj, unu tre plaĉas al mi. Ĝi staras inter du domegoj kiuj konsistas precipe el apartamentoj kaj oficejoj por advokatoj.




     Simila al pruo de ŝipo, tiu moderna arkitekturaĵo ŝirmas la Justicpalacon. Ankaŭ nia apartamento situas en la parto de la domego kiu pensigas nin pri pruo de ŝipo, same kiel tiu ĉi juĝejo.




      Ne nur la flanko kiu rigardas al la granda placo pensigas pri ŝippruo. Vidu la kontraŭan flankon de la konstruaĵo kun la samaj eksteraj ornamaĵoj kiuj donas al ĝi fieran aspekton.

       Tiuflanke troviĝas la enirejo. Deko da ŝtupoj kaj oni povas eniri en la juĝejon. Kvankam mi scias, ke la publiko rajtas ĉeesti kiam okazas juĝado, mi ankoraŭ ne sentis deziron eniri. Mi kredas, ke mi iom timas ...
 
         



jeudi 10 mars 2016

Domoj kaj domegoj en nia kvartalo





      La kvartalo kie ni loĝas en Caen estas iom stranga. Novaj domegoj apudas malnovajn burĝajn domojn kiuj bonŝance ne estis detruitaj dum la dua mondmilito. Tiuj el la legantoj de mia blogo jam vidis la ĉi-supran domegon, kiu estas tiu en kiu ni akiris apartamenton (je la tria etaĝo, la kvara por Japanoj). 

      El la fenestro de nia kuirejo, videblas tiu granda domo kiu staras proksimume je malpli ol cent metroj de nia domego. Ĝi similas al malgranda kastelo kaj ĝi estas en bona stato. Sed la posedantoj estas tre maljunaj. Pro tio mi demandas min ĉu post ilia forpaso iuj ankoraŭ dezirus loĝi en tia granda loĝejo ?







        Tuj apud la ĉi-supra kasteleto staras tiun grandan domon. Ankaŭ ĝin ni vidas el nia fenestro. La familio kiu loĝas tie estas multe pli juna ol la najbaroj. Antaŭ kelkaj monatoj entreprenisto pri la ĝardenoj rearanĝis la terenon kiu situas malantaŭ la granda krado. Tio signifas, ke la posedantoj ne intencas foriri. 




      Aliflanke de la strato, fronte al la granda domo fotita supre, tiu domo el brikoj kaj ŝtonoj ankaŭ videblas el nia apartamento. Tamen mi ne scias ĉu iuj personoj loĝas en ĝi ĉar de kiam ni translokiĝis, ni neniam vidis malfermitaj la fenestrumojn.



       Pli malgranda, ankaŭ pli simpla estas tiu ĉi domo, la plej proksima de nia domego. Rimarkindas la granda pordego el ligno kaj la ŝtuparo kiu permesas atingi la enirpordon.

      La formo de la supra skulptaĵo ĉirkaŭ la fenestro kaj la ronda eta fenestro donas apartan stilon al tiu ĉi domo.




     De la loko kie mi estis por foti la lastan domon, nur turninte mian korpon, mi fotis la domegon kie situas nian apartamenton. Tio estas ĝia alia flanko.
      


jeudi 3 mars 2016

Sinkronigita danco sur glacio

       Temis pri konkurso kiu jam komencis sabaton por la pli junaj partoprenantoj. La virino en la enirejo precizigis la fakon de la konkurso : sinkronigita danco sur glacio. Kaj afable ŝi invitis min iri ene por libere spekti la matenan trejnadon.

      Mi neniam vidis tian spektaklon do mi dankis la afablan virinon kaj supreniris ĝis la sidŝtuparoj. Post rapida ekrigardo mi revenis hejmen por informi mian edzinon pri la okazaĵo kaj ni kune revenis sur la sidŝtuparojn.

      Sen surprizo mi vidis sur la glacio la gejunulojn kiuj iom pli frue trejnadis sur la placo de hipodromo. Jam estis preskaŭ tagmezo kaj la grupo sur glacio estis la lasta. Posttagmeze okazos la konkurso.

     Post rapida interkonsento inter Gigi kaj mi, ni decidis aĉeti biletojn por vidi la posttagmezan spektaklon. Ni alvenis tre frue antaŭ la komenco de la konkurso por havi taŭgajn sidlokojn, meze de la sidŝtuparoj.

    Kvankam ni scias nenion pri la danco sur glacio, ni pasigis tre agrablan momenton. Facile rimarkinda estis la diferenco inter la sinsekvaj grupoj kiuj  dancis. Kiam oni anoncis la sumon de la notoj donitaj per la ĵurianoj, ni havis konfirmon pri la pravigo de nia sento.

      Iom surprizis nin la juĝantaro. Nur virinoj estis la ĵurianoj. Ĉu ĉar la dancistoj sur glacio konsistis el je naŭdek naŭ procento da inoj ?

      Samtempe kiam antaŭiris la konkurso, la grupa dancnivelo evidentiĝis. Dum la unuaj akiris inter dudek kaj kvardek poentojn subite la sumon atingis pli ol kvardek kaj eĉ pli ol kvindek poentojn.

     Tiam oni rimarkis paŝojn pli malfacilajn kaj dancomovojn pli estetikaj. Ĉefe la dancistoj pli bone kaj bele faris la samajn paŝojn, la sămajn dancomovojn ĉiuj kune. Sinkronigitan dancon ni tiam pli bone aprezis.

      Kiam alproksimiĝis la fino de la konkurso ni estis pli spertaj por diri ĉu tiu ĉi ĵus pasinta grupo estis pli aŭ malpli bona ol ĉi tiu. Ni ne ĉiam pravis ! Plurajn fojojn la juĝantaro malpravigis nian opinion !

      Nun mi ne plu scias kion diri pri tiu okazaĵo ! Mi lasas vin rigardi la lastajn fotojn pri la pli spertaj grupoj.