dimanche 20 novembre 2016

Sporta manifestacio

     
     Pasintan merkredon, mi pasigis tre agrablan postagmezon. Okazis sur la najbara hipodromo granda evento koncerne la lernantojn de nia departamento Calvados (Kalvadoso). Kiam mi alvenis, la tribuno estis jam plenplena de infanoj.


      
     Pli ol 5000 infanoj el mi ne scias kiom da elementaj lernejoj, mezlernejoj kaj liceoj, venis en Caen por partopreni en la programitaj kurkonkursoj. Entute naŭ kuroj por naŭ kategorioj, laŭ la sekso kaj la aĝo de la infanoj.
    
      Rimarkinte la amason da infanoj en la tribuno, mi elektis restadi ĉe la bordo de la kurejo, proksime de la startlinio. La pli junaj el la partoprenantoj kuris la unuaj. Jen ĉi-supre la starto de la knabinoj.

      
     Tuj post la starto bone videblas la intencoj de la plimulto de la knabinoj. Ili tre rapide provis trovi favoran lokon ĉe la kapo de la granda kurantaro.

   
      Aliaj, (mi tre facile rimarkis ilin) de la komenco kuris sen intenci fari grandajn strebojn. Ili kuris ĉar oni petis de ili, ke ili kuru por la bonfamo de sia lernejo, fina punkto!


  
       Ĉi-foje mi fotis la starton de la pli junaj knaboj. Same kiel la knabinoj, tiuj kiuj intencis gajni bonan lokon, de la komenco rapide lokiĝis ĉe la kapo de la grupo.



                             Vidu la belan decidon de tiuj junaj sportistoj!



      Post tri aŭ kvar startoj ekpluvis. Tiam mi revenis al la tribuno kie mi trovis agrablan lokon por vidi la finon de la kuroj kaj esti ŝirmita de la pluvo. De tie mi havis pli vastan vidon kaj samtempe, inter miaj najbaraj adoleskantoj, mi ĝuis la etoson de tiuj sportaj manifestacioj.



      Precize antaŭ la mezo de la tibuno staris la linio de la alvenejo, sub la arko el plasto.



     Kiam la pluvo momente ĉesis, mi forlasis mian ŝirmilon kaj revenis ĉe la bordo de la kurejo ĝustatempe por la starto de la pli aĝaj knaboj. Tiam, mi bonŝance estis preta por foti la starton. Bedaŭrinde denove pluvis kaj rezignanta atendi la starton de la pli aĝaj knabinoj, mi revenis hejmen.


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire