jeudi 3 novembre 2016

Ni promenadas kune (3)


  
     Laŭirante la riveron, ni alvenas en lokon kiu permesas vidi la alian bordon. Tie ni malkovras belan proprietaĵon.
 

    
     Antaŭ unu jaro, kiam ni unuafoje promenadis tie, la videbla bela ĝardeno ne ekzistis. Nur sovaĝaj herbaĉoj kaj amasoj da ŝtonoj kovris tiun grundon.
 

   
     La konstruita domo verŝajne staras tie, super la rivero, de pluraj jaroj sed sube nenio povis pensigi nin, ke oni povus tiel bele plibeligi la tutan medion. Nur kruta tera pado permesis alproksimiĝi de la riverbordon. Kian ŝanĝon!

   
     Sed ni revenu nun al nia pli simpla naturaranĝo. Antaŭ la alveno de la vintro, urbaj ĝardenistoj falĉis la grandajn herbojn ambaŭflanke.


   
     Dum nia promenado ni plurfoje trapasas ponteton sur etaj riveretoj. Ili estos tre utilaj kiam pluvos pluraj semajnoj sinsekve.


    
      Ankaŭ tre utila estos tiu ligna paŝponteto! Aŭtune, vintre, eĉ printempe, post fortaj pluvoj, ofte la rivero Orne inundas la herbejojn. La plenplenaj riveretoj ankaŭ forlasas sian liton kaj ne plu eblas daŭrigi nian promenadon kiam la akvo komplete kovras la padon.


    
      Tiun paŝponteton el ligno oni konstruis en septembro. Tuboj kaj fosaĵoj kompletas la rimedon. Ni vidos ĉu tiuj laboroj efikos post la unuaj fortaj pluvoj.

    
      Mi ankaŭ rimarkis, ke somere oni plialtigis la nivelon de tiu parto, lasante fosaĵojn ambaŭflanke. La piedirantoj estas dankemaj pro la atento de la urbaj teknikistoj kiuj deziras faciligi la promenadon en ĉia vetero.
 
       
      Ekde tiu loko, ni lasas la teran vojon kiu laŭiris la riveron. Per tiu ŝtuparo ni atingas la veran verdan vojon, tiun tre ŝatatan vojon de la biciklantoj.


     
      Sur tiuj malkomfortaj "foteloj" oni povas ripozi sed ne tro longe se oni ne volas revigligi la dorsajn dolorojn!


    
      Sur la verdaj vojoj, la makadamo anstataŭas la teron kaj la gruzon. Se tiu vojo estas tiel rekta, ni tuj malkovros la kialon.


    
     En nia lando, same kiel en la aliaj, la aŭtoj multiĝis dum la trajnoj transportis malpli da pasaĝeroj. Pro tio, multaj malgrandaj linioj en la kamparo estis forlasitaj. Ni estas sur unu el tiuj forlasitaj fervojoj.



     Dum tre longaj jaroj oni forgesis tiujn forlasitajn fervojojn. Iun tagon iu havis belegan ideon : kial ne uzi tiujn vojojn por biciklantoj kaj piedirantoj? Iom post iom tra la tuta lando progresis la ideo kaj multiĝis la verdaj vojoj je la granda ĝojo de naturamantoj.


      
    Foje la reloj estas forigitaj, foje ne. Sur la verdaj padoj apud Caen la makadamo apudas la relojn. Tamen de tempo al tempo reloj malaperas sub la kreskaĵoj. 


    
      Blankaj bariloj signifas, ke la verda vojo devas trapasi ŝoseon. La biciklantoj devas halti por kontroli ĉu aŭto alvenas.


    
     Francoj ne estas obeemaj homoj! Kvankam la ŝildo "STOP" signifas, ke halto estas devigata, ĉiu senĝene daŭrigas sian vojon kiam neniu aŭto videblas! 


      Piede, sufiĉas la itinero kiun mi elektis kaj mi ekde tiu punkto revenis al la urba centro de Caen.
 

 
       Jen preskaŭ la fino de mia elektita itinero. Post la paŝponteto ni revenos sur la teran kaj gruzan padon laŭ la rivero Orne kaj revenos hejmen per la sama vojo. Dankon por via akompanado!

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire