jeudi 16 juin 2016

En Saint-Malo

     De la 8a de junio, el Stokolmo, japanaj geamikoj (ges-roj A. kaj M. S.) alvenis en Parizon. Pro striko de fervojistoj mia edzino kaj mi iris al la flughaveno de Roissy por atendi ilin. Ni revenis en Caen finposttagmeze kaj jam de la morgaŭa mateno ni veturis al Saint-Malo. 


De malproksime ni rigardas al Saint-Malo

    Saint-Malo estas interesa urbo, en Bretonio, tre proksime de Normandio. La ĉefa vizitinda parto de la urbo konsistas el la malnova mezepoka urbo "intra-muros" (inter muroj) kiu sin prezentas same kiel grandan citadelon.
 






    La malnova urbo estas komplete ĉirkaŭita de altaj dikaj muregoj kiuj ĉiujflanke protektis ĝin de la iamaj malamikoj kaj ankoraŭ nuntempe nordflanke de la tempestoj kiuj sufiĉe oftas en la maro.






    En Saint-Malo naskiĝis kelkaj famaj kaperistoj kiuj, pro sia rabkapableco estis dungitaj de la franca reĝo. Sur la maro liaj kaperŝipoj regule atakis la komercajn ŝipojn de la iama kaj eterna malamiko, Anglio.





   
   Ni kvarope promenadis sur la remparoj de la citadelo. La vetero estis bela kaj la vento ne blovis forte por malpermesi la tutan rondiron, do ni tion plezure faris. Post mallonga ripozo ni foriris por serĉi la hoteleton kie ni de tre longe rezervis dormĉambrojn. 








     
   La loko kie troviĝas tiu hoteleto estas rimarkinda. Vidu, tiun foton mi faris vespere el la fenestro de nia dormĉambro. Kaj la kvin ĉambroj de la hotelo ĝuas pri la sama vidindaĵo. Mont Saint-Michel estis nia morgaŭa celo.


     
   Tranoktinte tiel proksime de Mont Sain-Michel, ni estis pretaj viziti ĝin frumatene, antaŭ la alveno de la nombraj vizitontoj. La vetero bedaŭrinde estis malpli bela ol en Saint-Malo kaj iom pluvetis kiam ni ekkomencis la viziton...

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire