vendredi 1 avril 2016

La Damo de Brasempuj


     Mi skribis, ke la eta vilaĝo Brasempuj famiĝis en la mondo post malkovro de vera trezoro. Temas pri malgranda statueto skulptita en eburo de mamuto kies nomo donita estas "la Dame de Brassempouy" (la Damo de Brasempuj) aŭ ankaŭ "La Dame à la Capuche" (la Damo kun Kapuĉo).

                                   Sur la muzea tegmento, grandegaj figuroj alogas la publikon

      Ni jam vizitis la muzeon de la Damo antaŭ pluraj jaroj. Ni estis pretaj denove viziti ĝin bedaŭrinde mi estis forgesinta kunporti mian monujon ! Ni nur ekstere, malantaŭ barilo, admiris la grandegajn figurojn de la (reale etaj) statuetoj kiuj staras sur la tegmento de la muzeo.

     Pri la Damo de Brasempuj, nun. Temas pri unu el la plej maljunaj konataj  figuroj de huma vizaĝo. Ĝi rimarkindiĝas pro sia delikateco kaj sia beleco. La "Maison de la Dame", nomo de la arkeologa muzeo estas dediĉita al lia malkovro. Vidante la grandan belan statuon prezentita ekstere antaŭ viziti la muzeon, tiuj kiuj neniam aŭdis paroli pri la Damo de Brasempuy havos falsan impreson.

    Ĉar la tre eta statueto estas nur 3,65 centimetroj alta, 2,2 centimetroj longa kaj 1,9 centimetroj larĝa. Ĝi datumas de la Supera Paleolotiko, inter 29 kaj 22 000 jaroj a.K. Ŝia vizago estas triangula. La fronto, la nazo, la brovoj aperas reliefe sed mankas la buŝo. Sur la kapo, kvadrataĵo farita de perpendikularaj entranĉoj : ĉu kapuĉo aŭ tutsimple la hararo ?
   
      En la muzeo videblas kopio de la Damo. La veran trezoron oni povas admiri en la muzeo de Naciaj Antikvaĵoj en Saint-Germain-en Laye, pariza regiono.
     Aliajn interesajn postrestaĵojn de la sama prahistoria epoko estas videblaj en la muzeo. Ekzemple, la ĉi-supra parto de statueto kies mezuroj similas al tiuj de la Damo kun Kapuĉo.

      Ankaŭ tiu "Venuso" estis kolektita kun aliaj en la muzeo. Tiaj figuroj kiuj havas grandajn mamojn povas eĉ esti pli maljunaj ol la Damo. Multaj videblas en multaj muzeoj en Eŭropo.









Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire