vendredi 15 avril 2016

La Bastide d'Armagnac

       Ni rehejmeniris en Caen jam de preskaŭ unu semajno. Restas al mi fotojn de malnova vilaĝo kiun ni vizitis dimanĉon, tagon sen kuracado por mia edzino.


                                                La Reĝa Placo

   Tiu vilaĝo nomiĝas La Bastide d'Armagnac (La Bastido de Armanjako). La franca vorto "bastide" signifas fortika urbo. Tiu ĉi vilaĝo estas laŭdire la plej tipa en la eta regiono kie ni restadas. Ĉiuj stratoj kaj stratetoj konverĝas al la granda placo ĉirkaŭita de arkadoj.
 
       Ĝi estis fondita en 1291 de iu loka grafo, Bernardo la VIa de Armanjako. Nur 689 loĝantoj ankoraŭ restas en tiu bastido kiu estis mezepoke multe pli grava ol nun. La malnovaj fortifikaĵoj malaperis.

         La romana preĝejo datumas de la XIIa jarcento sed la tre masivan sonorilturon oni konstruis dum la XVa jarcento.

                                              De sub la arkadoj, vidaĵo sur la Reĝa Placo
                                                Domoj sur la okcidenta flanko de la Reĝa Placo
    La Reĝa Placo estis la ekonomia pulmono de la urbeto kiam ĝi havis gravan rolon antaŭlonge. Sed ĝi ankaŭ estis loko kie okazis debatoj inter la loĝantoj pri la publikaj aferoj. 

                                                  Ŝirmita pasaĝo por eliri el la placo
         

                                                        Suda elirejo de la Reĝa Placo


         Promenante en la vilaĝo, ekster la centra placo, troviĝas aliaj belaj tipaj fasadoj. Bedaŭrinde ni rimarkis multajn forlasitajn domojn kiuj jam tre difektiĝis. La plimulto de la komercoj estas fermitaj, vende proponitaj.

       Ne dubinde la plej belaj domoj troviĝas sur la Reĝa Placo kiu estis restaŭrita dank'al helpo de la departamento. Aliaj domoj en la vilaĝo ankaŭ estus rigardindaj se ili havus samajn zorgojn ! Sed kiu dezirus akiri tian domon en vilaĝo kiu mortas iom post iom ?

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire