samedi 23 avril 2016

Fino de la vizito en Borda

      Post promenado en la salonoj kaj koridoroj de la termobanejo Borda, mi invitas vin malkovri la apartajn lokojn kie la zorgoj estas ricevitaj de la kuracatoj. Kompreneble ni vizitis tiujn lokojn posttagmeze, kiam neniu persono ĉeestis. Tie, ĉi-supre, videblas la loko kie dungitino metas la koton sur ĉiuj artikoj de la korpo.

      Por ĉiu bangasto, la saman koton oni uzas dum la tri semajna kuracado. Por konservi la taŭgan temperaturon de tiu koto (42 gradoj) la dungitino metas ĝin en tiun triangulan ujon post la zorgo. Ekzemple se al Gigi oni atribuis la ujon M2 de la komenco, ĉiutage la koton de tiu ĉi ujo oni uzos por ŝi kaj nur por ŝi. La granda ronda ujo estas daŭre varmigita por malpermesi malvarmiĝon de la koto.

                                                                    Lito por masaĝo

      Fine de la kotozorgo, la dungitino remetas la pli grandan parton de la koto en ĝia ujo kaj tio kiu restas sur la korpo estos forigita sub forta duŝo. Post tri semajnoj la uzita koto estos recikle produktita.
   Post iom da ripozo, neniam sufiĉa laŭ mia edzino, masaĝisto laboras por malstreĉigi la vertebraron, pli precize la cervikajn vertebrojn en la kazo de Gigi.

    Jen la plej ŝatata zorgo de mia edzino : akvomasaĝo en tiu bankuvo. La akvo estas varma, tamen malpli ol la koto (38 aŭ 39 gradoj). Tiu zorgo bedaŭrinde daŭras nur dek minutojn.

        Tiun banujon Gigi ne uzas. Ĝi estas uzata de la personoj kiuj suferas pri sangocirkuladaj problemoj. Starante ili marŝadas en varma akvo kun kirloj. Ili sin tenas al la kupraj stangoj dum la marŝado por ne perdi sian ekvilibron.

                                                               La kirloj en la akvo 


         Por tiuj kiuj havas artrozon jen la aparatoj uzitaj. La kuracato enŝovas siajn manojn en la du superajn truojn kal siajn piedojn en la malsuprajn. Tre varma akvovaporo estas sendita dum 9 minutoj, ne 8, ne 10, precize 9 ! Komputilo okupiĝas pri tiu neŝanĝebla programo.

      Fronte de ĉiu sidloko eta ekrano permesas al ĉiu mem uzi la aparaton. Sufiĉas puŝi butonon kaj ek por 9 minutojn !

        Apud la enirejo de la granda banejo, kiam ne alvenis la ĝusta tempo de la gimnastiko, la bangastoj sidiĝas tie atendante sian vicon.

         Tiu banejo estas malfermita al ekstera publiko kiam la zorgoj de bangastoj estas finitaj. Kiam ni vizitis la termobanejon neniu vizitanto sin banis. Kia bela medio por naĝi !
                                      
      Mia edzino ne ŝatas la proponitan gimnastikon  por grupo de 15 personoj samtempe. La dungito petas, ke ĉiu faras la saman movon, sen tro scii pri la farebleco aŭ la nefarebleco de iuj movoj por iuj personoj. Sekve, ĉiu devas mem atenti pri tio kion li aŭ ŝi povas senriske fari aŭ ne fari.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire