dimanche 27 mars 2016

Promenado en Dakso

                                                 En Dakso ni loĝas en tiu "mobile home"   
 
     Kiam ni vendis nian domon kun siaj granda ĝardeno kaj ŝirmilo por la loĝaŭto, ni tuj pensis, ke estos malfacile konservi nian kutiman vojaĝmanieron. En granda urbo kiel Caen, ne eblis parkadi loĝaŭton. Pro tio ni vendis ĝin kaj aĉetis pli grandan kaj pli komfortan aŭton kiu pli taŭgas ol la malgranda por longaj vojaĝoj.

    Por trisemajna kuracado de mia edzino en Dakso, ni ne imagis restadi en malgranda ĉambro en iu ajn hotelo, eĉ komforta. Vivo proksime de la naturo pli plaĉas al ni ! Pro tio ni elektis restadon en kampadejo kiu proponas kamparajn dometojn "mobile home" (movebla domo) kun eta teraso. Tiun kiun ni elektis estas sufiĉe granda por du personoj. En ĝi, disponeblas ĉiuj facilaĵoj same kiel en apartamento.

     La kuracado en la termobanejo okazas ĉiumatene krom dimanĉe. Dume mi preparas la tagmanĝon por ke ĉio estu preta kiam mia edzino revenas. Post mallonga siesto, kiam la vetero tion permesas, ni marŝadas. Bonŝance por la nombraj kuracatoj, ili povas atingi plurajn irvojojn sen eliri el Dakso.

     La daksa lando estas lando de akvo, aŭ pli ĝuste lando de akvoj. Varmaj akvoj de termofontoj tre utilas por kuracadi la personoj kiuj suferas pri artrozo kaj aliaj malsanoj. Mi ne hodiaŭ parolos pri tiuj ĉi akvoj, mi verŝajne faros tion alian fojon.
                                              La rivero Adur kviete fluas en sia fluejo

     Fluas en la regiono kaj trairas la urbo Dakso la rivero Adour (Adur). Ĝi fontas en montaro Pireneoj kaj sin ĵetas en la Atlantikan Oceanon. Oni povas diri, ke tiu rivero ofte kapricas ! Same kiel montaraj torentoj ĝi rapide dikiĝas tuj kiam degelas la neĝo kaj inondas la regionon.       

      Ankaŭ ĝi facile ellitiĝas el sia fluejo post daŭra pluvado. Tio ofte okazas printempe. Tiam ĉiuj kampoj, arbaroj kaj urboj estas inunditaj dum pluraj semajnoj. Ĉi-jare ni vidas, ke inundoj okazis sed jam retiriĝis de pluraj tagoj, aŭ semajnoj, ĉar restas malmulte da akvo en la kampoj.

     Tamen en la plej malaltaj lokoj restas stagne putra akvo kiu fetoras. Mi memoras, ke samepoke antaŭ du jaroj, ni ne povis paŝi sur la inunditaj irvojoj kie ni povas senprobleme promenadi ĉi-jare.

      Tamen eblas ankaŭ promenadi en arbaro kies nomo estas "Bois de Boulogne" (arbaro de Bulonio, same kiel la arbaro apud Parizo). Belaj kverkoj kreskas en tiu arbaro kiu estas regule purigita. Ĉar ĝi estas tre proksima de la urbo, la piedirantoj pli aĝaj ofte elektas ĝin por mallonge promenadi.



















Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire