mercredi 23 mars 2016

Kurkonkurso sur la hipodromo

                                              La tribunsidŝtuparoj de la hipodromo de Caen
     Hodiaŭ mi skribas el la urbo Dax (Dakso) kiu situas en la sudokcidenta parto de Francio. Ni alvenis tien dimanĉon, la 20an de marto.
   Sed antaŭ raporti pri diversaj temoj en Dakso, mi volas ankoraŭ iom rakonti pri nova travivaĵo. Mi jam parolis kaj fotis la ĉevalojn kiuj kuras sur la hipodromo proksime de mia loĝejo. 

                              Kelkaj minutoj post la starto, jam tri ĉevaloj kuras antaŭ la aliaj.

     Kelkaj tagoj antaŭ nia foriro el Caen, mi promenadis ĉe la granda herbejo (la Prairie). Mi vidis, ke okazis oficiala kunveno ĉar multaj ĉevaltransportiloj estis sur la granda parkejo kaj mi ekvidis spektantojn sur la sidŝtuparoj de la tribuno.


                    Sur paralela dromo kontolistoj kontrolas la bonan kurmanieron de la trotoĉevaloj
 
    Mi pensis, ke mi verŝajne povus iĝi unu el la spektantoj kaj mi iris al la enirejo. Mi demandis la virinon kiu sidis en vitra budo pri la ebleco eniri por spekti la kurkonkurson. Mi klarigis al ŝi, ke mi neniam vidis tian spektaklon.

                                 Kelkaj metroj antaŭ la alvenlinio restas du eblaj venkontoj

  Tiam ŝi demandis min: "En kiu jaro vi naskiĝis sinjoro ?" Surprizita mi senpripense respondis "En 1941, sinjorino, kial ?"  Kun granda rideto ŝi diris, ke mi rajtas tuj eniri, senpage. Mi estis preta pagi mian enirbileton sed senpaga eniro estis pli bone !

                                           Tiu numero 3 estas unu el la lastaj alvenantoj

    Nur kelkaj minutoj post mia alveno sur la unuaj malaltaj sidŝtuparoj (kie ĉiuj estis starantaj, ne sidantaj!) la starto de kurkonkurso estis anoncita. Mi jam vidis kurkonkurson pri troto kiam de malproksime mi alproksimiĝis por foti. Tiam la sulkirajdisto sidis sur sulkio malantaŭ la ĉevalo. Ĉi-foje la ĵokeoj sidis sur la ĉevalo.

                          Post la kurado la ĉevaloj reiras al la hipodromparko.             
      Dum la kurado vira voĉo komentis la kurkonkurson precizigante kiu ĉevalo estis la unua, kiu sekvis ĝin tre proksime, kiu progresis, kiu malprogresis... Samtempe, aŭte veturante sur dromo paralela, kontrolistoj  severe kontrolis ĉu la ĉevaloj vere trotas aŭ, eĉ mallonge foje galopas. Tiuokaze la kulpulo tuj estis elkonkursigita.

                                La venkinto ne devas malvarmiĝi nun !

    Post la kurkonkurso, dum la ĵokeoj reiris en la hipodromparkejon, la ĉevalo kiu venkis havis apartan traktadon. Ĝia ĵokeo kun helpantino kovris la ŝvitantan korpon de la besto per kovrilo por ke ĝi ne malvarmiĝu. Ĉar  tiun ĉi tagon, la trotĉevalo devis suferi la sorton de ĉiuj kiuj, eĉ nur portempe, estas unu el la ĉi-taga stelulino !

                                Fiere la proprietulo admiras sian ĉevalinon.
 
    Inter ĝiaj devigoj, la venkinta ĉevalino devis sin prezenti antaŭ la kameraoj, mikrofonoj kaj fotilol de la lokaj amasinformiloj. Sed ne nur, ĉar same kiel la spertuloj, mi fotis la belan ĉevalinon kun sia fiera proprietulo. Tamen, se la feliĉa viro afable respondis al la demandoj, la modesta besto ne diris eĉ unu vorton !  
   La spektaklo plaĉis al mi tamen mi foriris antău la starto de la sekvonta kurkonkurso pensante, ke mi verŝajne revenos alian fojon.
 






Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire