jeudi 28 janvier 2016

Bela promenado



Vendredon, la 22an de januaro





     Hieraŭ ni faris la plej belan promenadon kiun ni povas fari vintre. Antaŭ
plani tiun promenadon, merkredon mi estis konsultinta la prognozojn pri la vetero. Oni anoncis tre belan ĵaŭdon kaj tio estis vera. 




 Ni enbusiĝis en Lanslevillard kaj elbusiĝis en Bessans. De tie ni marŝis sur vojeto kiu kuniĝas kun la pado de "Petit Bonheur" tra la arbaro. La supreniro estis iom lacega pro kelkaj lokoj kie la neĝo estis mola.


       Sed kiam ni atingis la klimakson Chantelouve (Ŝanteluv) ni ricevis nian rekompencon : la grandioza panoramo sur la valo ampleksis sub niaj okuloj.
De Chantelouve la pado ĉiam malsupreniras, tio estas multe pli facile ! Ni entute marŝadis dum tri horojn. Ni estis tre lacaj sed ankaŭ tre feliĉaj !!! 



Bela 

mardi 5 janvier 2016

En montaro Alpoj

    Mi informas miajn legantojn, ke mi restados en montaro Alpoj ĝis la 6a de februaro. Tie estas tre malfacile skribi kaj sendi regulajn raportojn pro la ĉeesto de multaj feriantoj kiuj deziras uzi interreton samtempe en malgranda loko.
   
     ĉi-jare mankas neĝo en Alpoj kaj ĉiuj montaroj en Francio. (Tiun foton mi faris la 28an de decembro 2015)