lundi 23 novembre 2015

KIAL ?


                  Mi daŭrigas mian pripenson pri la ĵus pasintaj atencoj en Parizo.

       Ĉi-foje temas nek pri "kontraŭdiaj" desegnistoj (tiuj de Charlie Hebdo), nek pri "malfidelaj" Judoj (klientoj de la hiperkoŝera magazeno en Vincennes). La viktimoj estas "senkulpaj Francoj" se mi rediras la bedaŭrindajn vortojn de politikistoj kaj ĵurnalistoj (ĉu la unuaj mortintoj estis malpli "senkulpaj" ol la duaj ?).
       La januaraj atencoj en Parizo ne estis simpla krampo sed, ve, nur la komenco de nova tragika rakonto. Aliaj atencoj okazis poste, en Bejruto, en Egiptio kun la eksplodo de rusa aviadilo kaj laste en Bamako... sen kalkuli la tranĉitajn kapojn de eksterlandaj homoj, en Sirio aŭ Irako.
       Nova sento naskiĝis en Francio post la 13an de novembro : ĉiu franca civitano estas potenciala celo.
                              SED   KIAL ?
       Ĉu ĉar la teroristoj estis tre desapontitaj post la unuaj atencoj en januaro ?  Ĉu ĉar ne plaĉis al la murdistoj la milionoj da blankuloj, nigruloj, kristanoj, islamanoj aŭ ateistoj kiuj kuniĝis en multaj urboj la 11an de januaro 2015 ? Anstataŭ bruligi moskeojn, anstataŭ preni sian pafilon por sin mortigi unu la alian, milionoj da simplaj civitanoj pace kaj silente malsupreniris sur la stratojn por heroldi sian amligitecon al fundamentaj valoroj de nia lando : demokratio, libera esprimado, laikeco, malkonsento pri violento ... ĉion, kion abomenas la teruristoj.
       Kaj kion celas tiuj fanatikuloj ?
       Kion la ĉefteruristoj esperis ? Verŝajne raciajn ribelojn, punajn ekspediciojn, masakri tutajn kvartalojn per fero kaj sango, kaj precipe instigi mortigajn alfrontiĝojn inter komunumoj. Tio ne okazis !
       Post la ĵus pasinta buŝado, la ĝidaistoj ankoraŭ atendas la samajn espereblajn rezultojn  kaj pli kaj pli devas grandiĝi ilia senpacienco se konsidere la altan gradon de la murdadoj. Bedaŭrinde por ili (kaj verŝajne bedaŭrinde por la venontaj viktimoj !) la reago de la franca loĝantaro ne estas la atendata reago !!!                 Ordinaraj loĝantoj ne vidas siajn najbarojn kiel sovaĝajn bestaĉojn, eĉ se ili estas islamanoj ! Krom la nunaj tro nombraj ekstremdekstruloj, la saĝaj homoj rifuzas agnoski ke islamano nepre signifas teroristo.
       Verŝajne okazos aliaj atencoj, ĉu denove en Parizo ? En alia granda urbo ? En Bruselo aŭ Berlino ? En tute neatendita loko ? Tio ŝajnas neevitebla, bedaŭrinde.
    Tamen la barbaroj ne devas kredi, ke ili venkos ! Ĉar la plej ofte aŭditaj vortoj, ĉie estas la samaj :
    "Ni daŭrigos nian vivon same kiel antaŭe!"
    "Daŭre ni iros kinejon, teatron, koncerton!"
    "Daŭre ni trinkos ĉe teraso de trinkejoj!"
    "Daŭre ni manĝos ĉe restoracioj!"
    ...
     Fine mi tuj ĉesos mian cerbumadon konkludante kun desegno de Coco (Koko),     desegnistino de Charlie Hebdo :      Ili havas armilojn
                                                         Oni fektedas ilin,
                                                         oni havas ĉampanon !  
 
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire