jeudi 15 octobre 2015

Promenado en Havro (2)

      Promenante en la urbocentro de Havro ne maloftas renkonti tiajn grandegajn murpentraĵojn. Io surprizis min: kvankam tiuj pentraĵoj estas iom malnovaj, ili ĝenerale belaspektas, kvazaŭ ili estus ĵus pentritaj !
      En la centro de la urbo, la katedralo Notre-Dame (Nia-Damo) ne estis detruita de la bombadoj dum la Dua Mondmilito. Certe ĝi suferis sed restis staranta. (Domaĝe ! Tion  mi opiniis kiam mi vidis ĝin.)
  Kiel difini la stilon de tia miksaĵo ? Rokoka-klasika-baroka kun iom da gotika? Ne estante spertulo pri la religiaj stiloj mi nur povas diri, ke mi ne ŝatas tiun fasadon.

     Kia surprizo kiam ni eniris en tiu ĉi katedralo ! Ĝi estas granda, luma kaj precipe sen la malbelaj aldonitaj ornamaĵoj de la fasado, ĝi estas sobra. La romanika kaj la gotika stiloj harmonie kunestas. Tiam mi kun plezuro vizitis kaj admiris belajn kolonojn kaj arkojn de la navo.
                                                           Restaŭrita vitralo
    Se la bomboj de la jaro 1944 ne detruis la konstruadon, la vitraloj havis alian sorton. Ĉiuj  eksplodis krom du, la plej proksimaj de la ĥorejo. Nur tiujn du oni restaŭris. Simplaj vitroj sen ornamaĵoj anstataŭis la aliajn. 
      Post la bombadoj de 1944, la preĝejo Saint-Joseph estis nur amaso de ruinaĵoj. La arkitekto Auguste Perret, tiu kiu imagis la tutan rekonstruadon de la urbocentron, desegnis la planojn de la nova preĝejo kiu ankaŭ devus esti monumento pri la memoro de ĉiuj viktimoj civilaj kaj militistaj.
    
    Oni konsideras, ke tiu ĉi konstruado estas la ĉefverko de A. Perret. La okangula sonorilturo, 107 metroj alta, videbla de ĉie, ene kaj ekstere de la urbo, estas simbolo de la renaskiĝo de Havro. Ĝi staras sur kvadrata bazo kiu havas formon de greka kruco. 

     Ĉar la grundo estas malstabila, eĉ iom marĉa, la kvadrada teretaĝo de la preĝejo Saint-Joseph baziĝas sur 71 palisoj, 15 metroj longaj. Ankaŭ la 16 internaj pilieroj baziĝas sur 16 palisoj el ferbetono, 1,45 metraj diametre kaj 15 metroj profunde.

    En tiu preĝejo la etoso tute malsimilas la konataj preĝlokoj. Kvankam mi ne estas religiema, mi sentis tie kvietan kaj pacan medion. Verŝajne gravas la lumo kiu inundas tiun lokon tra la 12 768 koloraj vitroj.
 
       Laŭ la direktoj la alvenanta lumo havas siajn proprajn kolorojn: oriente rozaj siringviolaj akompanas orojn kaj verdoj, simbolo de la naskiĝofesto de Jesuo; sude oroj kaj oranĝoj laŭdas la grandiozecon kaj la gloron de Dio; okcidente la roza koloro regas, akompanita de ruĝo, simbolo de ago kaj forteco; norde la bluo estas hegemonia, simbolante la ĉielon, la koloron de la Virgulino.

    En 1951 okazis solena ceremonio okaze de meto de la unua petro. En 1959 la preĝejo akceptis sian unuan meson. En 1961 estis finpretaj ĉiuj internaj aranĝoj.

    La gvidado en la urbo ne finis tie, en la preĝejo Sankta Joseph. Ĝi daŭrigis ĝis la urbodomo kaj sia granda kaj bela placo. Ankaŭ ni vizitis agrablan parkon sed ... bedaŭrinde mia fotilo paneis tuj post nia eliro el la preĝejo ! Tial ĉesas mia raporto ĉar paroli pri monumento, placo aŭ parko sen fotoj estus iom teda por la legantoj, ĉu ne ? Pardonon !
 
    



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire