mardi 25 août 2015

Alveno en Alpoj

      Ni alvenis en nian karan montaran vilaĝon, en Alpoj, la 17an de aŭgusto.
   Ni rapide faris niajn unuajn paŝojn en la proksimaj ĉirkaŭaĵoj. Temis pri mallongaj promenadoj ĉar ni unue devis realkutimiĝi al marŝado sur deklivaj grundoj, sur padoj inter 1500 kaj 1800 metroj super la marnivelo.

     Nur la trian tagon post nia alveno ni promenadis iom pli alte kaj pli longe.

     La tri supraj fotoj estis faritaj dum tiu ĉi promenado. Sed hodiaŭ mi precipe volas paroli pri akcidento kiu okazis en Lanslevillard la 14an de aŭgusto, antaŭ nia alveno.   

   Pluvis pli longe kaj pli dense ol kutime sur la montaro Alpoj dum la monatoj junio kaj julio. Akvo amasiĝis iom ĉie, ĉu en lagetoj, ĉu en torentoj sed ankaŭ en subteraj poŝoj.

    Proksimume je la alteco 3000 metroj, unu el tiuj nevideblaj poŝoj subite krevis. La akvo rapidis malsupren en la liton de rojo, forportante rokojn pli malpli dikajn kaj arbojn kiuj kreskis sur la randoj de la eta rivereto.

     Alvenante proksimen de la vilaĝo, la akvo turniĝis en torenton da ŝlimo kiu nerezisteble frakasis la pordojn de la garaĝo kie restis la dikaj iloj uzitaj vintre por la preparado de la skikurejoj.

    Aliflanke la ŝlimo invadis la kuirejon kaj la subteretaĝon de hotelo dum alia parto trairis la ŝoseon por ĉesigi sian kuradon en la riveron Arko.

    Feliĉe neniu homo mortis aŭ estis vundita, neniu domo estis trafita de la ŝlima torento. Tamen oni taksas la damaĝojn je kelkaj milionoj da eŭroj.

      Ĉiujn-ĉi suprajn fotojn kaj la sekvajn mia edzino faris unu semajnon post la katastrofo. Antaŭe estis malpermesita alproksimiĝi por lasi labori la oficojn pri senrubigado kaj purigado.






 

   
 
 
 
  

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire