samedi 25 juillet 2015

Geamikoj vizitis nin

      Antaŭ iri al Lillo kie ili partoprenos en la Universala Kongreso, niaj bonaj geamikoj ges-roj S. kaj H.K. vizitis nin en Caen. Ili alvenis el Parizo vespere, mardon, la 21an de julio. Antaŭe ili feriadis en Svislando kie ili marŝadis en la montaro dum pluraj tagoj.

   Merkredon posttagmeze, ĉar la vetero estis bela, ni proponis al niaj gastoj promenadi laŭ la marbordo, en Colleville-Montgomery. En Japanio, ili loĝas en la centra regiono de la insulo Honshu, malproksime de la maro, do ili entuziasme konsentis. 

     De kiam ni translokiĝis ni ne ankoraŭ revenis en nia eksvilaĝon. Por ni kiuj kutime feriadas aliloke, precipe en montaro Alpoj, estis iom stranga vidi tiom da homoj sur la plaĝo de Colleville. Bedaŭrinde subite la ĉielo griziĝis kaj rapide la feriantoj surmetis vestaĵojn, sin protektis kontraŭ la vento aŭ tutsimple foriris.
 
     Pro risko de malbonaj kondiĉoj , ankaŭ malgrandaj boatoj revenis sur la plaĝo kaj pretis foriri. Por ili la fiŝkaptado finiĝis pli rapide ol antaŭvidite. Ankaŭ faris same kiel ili, ni revenis al la aŭto kaj veturis ĝis Caen.
 
     Same kiel kvazaŭ ĉiuj Japanoj, niaj geamikoj deziris viziti Monton Sankta-Mikaelo (france Mont Saint-Michel), tiun mondfame konatan lokon, gravan celon por kristanaj pilmigrantoj (kaj ankaŭ por multaj nekristanoj kaj nekredantoj).
 
      
     Tion ni faris ĵaŭdon, la 23an. Por tiu vizito, ni havis nekredeblan ŝancon. Dum la tuta semajno, agrikulturistoj kaj bredistoj manifestaciis iom ie ajn en Francio sed aparte en Normandio. De tre longe ili plendas pri la tro malaltaj prezoj de la lakto kaj viandaĵo sed neniu aŭskultas la plendojn kiam okazas nur paroladoj.
 
      Por esti aŭditaj de la registaro ili blokis la vojojn por eniri en Caen kaj ankaŭ la du vojojn por atingi Monton Sankta-Mikaelo. Kvankam interkonsento estis trovita la vesperon de merkredo, la baraĝoj ankoraŭ restis antaŭ la Monto por nekonata daŭro.
 
      Malgraŭ la danĝero de tia situacio (ĉu ni tamen sukcesos atingi nian celon ?), ni foriris el Caen meze de la mateno, kiam ankoraŭ la baraĝoj malpermesis pasi. Feliĉe kiam ni alvenis, kvankam la traktoroj estis surstrate, oni permesis la pasaĝon al la vizitontoj kaj post unu-du horoj estis forigitaj ĉiuj baraĝoj.
 
     Kial do mi parolis pri ŝanco ? Pro la manifestacioj kaj la blokitaj stratoj, multe da turistoj rezignis veni al Monto Sankta-Mikaelo. Kutime dum la somero multe multe da vizitantoj amasiĝas sur la eta monto kaj premiĝas sur la mallarĝaj stratetoj, kiel en metroo. Ĉi-foje ne !
     Tiam niaj gastoj faris tre agrablan viziton sen tro da malfacilaĵoj por bone admiri tiun mirinde belan lokon.
 
 
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire