mercredi 15 juillet 2015

Fino de la vizito kaj Nacia Festo

       Bonvolu daŭrigi la viziton. Vi jam vidis la kuirejon sed sen ornamaĵoj kaj kuiriloj. Ne bezonas paroli pli pri tio.

     Nun ni rigardu eksteren. Jen la vidaĵo el la teraso. Inter la domegoj pasas la avenuo de la hipodromo. Ĝi estas larĝa kaj precipe ĝi estas malpermesita al la aŭtoj, eĉ al tiuj kiuj deziras parkadi. La hipodromo staras malantaŭ la arboj.

     Jen la alia flanko de la avenuo de la hipodromo kiu same estas vojo sen aŭta trafiko. Ĉar tiu parto estis konstruita antaŭ la alia, la arboj estas pli grandaj. Sub tiu ĉi vojo subtera parkejo proponas sekuran longan restadon, kontraŭ pago kompreneble.
 
     Strato pasas inter la du partoj de la kvartalo. Ĝi permesas transiri de unu kvartalo al alia kaj ĝi ankaŭ estas la elirejo de la subtera parkejo.

      El la kuirejo la vidaĵo malsimilas. Videblas ĉi-flanke malnovajn domojn kiuj ne estis malkonstruitaj dum la dua mondmilito. Kiam oni promenas en Caen ofte oni povas vidi tiajn belajn malnovajn domojn kiuj apudas modernajn konstruaĵojn.
 
     Hieraŭ, la 14an de julio, Francio festis sia Nacia Tago. Kiel kutime en la tuta lando la nacia festo finiĝas per piroteknikaĵo.
 
       Ĉie , eĉ en la plej malgrandaj urboj kaj vilaĝoj la urbestraro organizas tian piroteknikaĵon por plezurigi la loĝantaron.
 
     Ĝenerale ni ne iras en la loko kie la piroteknikaĵo estas prezentita. Mia edzino ne ŝatas la fortajn bruojn kiuj ofte akompanas la eksplodon de la raketoj. Tio tro memorigas ŝin pri la bombeksplodoj de la dua mondmilito.
 
      Tamen ĉi-jare sen moviĝi ni admiris la spektaklon el la fenestro de la kuirejo de nia apartamento. Super la malnovaj domoj kaj la arboj ni tre bone vidis preskaŭ ĉion, krom la terajn piroteknikaĵojn. Ĉar ni ne estis proksimaj, la bruo de la eksplodoj ne estis tro fortaj por Gigi kiu restadis ĝis la fino. 
 
 
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire