jeudi 30 juillet 2015

Dek jaroj poste ...

     Se vi jam vizitis Monton-Sankta-Mikaelo kaj se vi baldaŭ revenos, vi ne plu revenos same kiel antaŭe.

    Ĉar kvardek tagoj jare la monumento kiu akceptas du milionojn kaj duonon da vizitantoj estos insulo, ĉirkaŭita de la grandaj suprenirantaj tajdoj. Dum du horoj matene kaj dum du horoj vespere, ne plu eblos eniri en kaj eliri el la Monton.

     Por redoni ĝian maran karakterizaĵon al la Monto, dek jaroj estis necesaj, de 2005 ĝis 2015 por konstrui :
  - baraĝon sur la rivero Couesnon (Kuenon) kiu marvaste forĵetas la      marajn sedimentojn kiuj amasiĝis en la rivero kaj la golfeto,
  - fajnan surfostan ponton por lasi flui la akvon  sube (foto ĉi-supre),
  - fosi ŝanelojn ambaŭflanke de la Monto,
  - malkonstrui la digon-straton konstruita en 1879.   

     Se oni ne estus farinta ĉion ĉi, post dudek jaroj la Monto estus troviĝonta meze de herboj kiuj kreskas tien kien la maro ne plu venas. La centoj da veturiloj, aŭtoj kaj busoj, kiuj antaŭe parkadis piede de la remparoj nuntempe devas parkadi sur vastaj parkejoj tri kilometrojn for de la Monto.

     Bedaŭrinde, kiam ni vizitis ĝin kun niaj japanaj geamikoj, la 23an de julio, la amplekso de la tajdo ne estis sufiĉe forta por ĉirkaŭi la Monton. La plej forta tajdo de julio estis la 30an. La feliĉaj turistoj kiuj elektis la du-tri tagojn antaŭe aŭ la du-tri tagojn poste havas pli da ŝanco ol ni. 

     La pejzaĝo tamen estas tre bela, tre kvieta kiam la maro retiriĝas for de la Monto.

     La koloroj estas tre mildaj kaj ĉiam ŝanĝemaj laŭ la horoj kaj laŭ la aspekto de la ĉielo.

       El la malproksimaj parkejoj navetbusoj disponeblas por la turistoj kiuj ne deziras piede atingi la enirejon de la Monto.
     Grandaj polemikoj akompanis la grandiozajn laborojn kies celo estis refarigi de la Monto veran insulon. Porantoj kaj kontraŭantoj forte esprimis sian vidpunkton ĝis la fino. 
     Mia unua vizito de la loko post la fino de la laboroj pensigas min, ke la rezulto estas tre bona. 
   

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire