jeudi 14 mai 2015

Mizeran spektaklon

      Verŝajne tio estos la lasta bukedo farita el la floroj de nia ĝardeno, fotita ĉirkaŭ antaŭ du semajnoj. Certe tiuj floroj mankos al ni en la apartamento ! 

      Mi proponas ke ni daŭrigu la viziton de la ĉambroj kiuj perdis la plimulton de la ornamaĵoj. Trista vidaĵo, ĉu ne ?

    Super la fajrejo ĉiuj statuetoj kaj precipe la africa pordeto de grenejo lasas impresan vakuon.   

     Ankaŭ la bretoj en la kuirejo iĝis mizeraj. Ĉar nenio staras sur ili, oni finfine povas sin demandi pri la utileco de tiaj bretoj.

     Se la malgrandaj objektoj jam malaperis en multaj kartonoj, la dikaj mebloj kaj objektoj ankoraŭ restas. Profesiuloj pri transloĝigo zorgos pri tio, la 26 an de majo.

         Aliaj mebloj ne akompanos nin en la nova loĝejo. Ekzemple tiuj ŝrankoj.

      Mi mem faris tiujn ŝrankojn en la du ĉambroj de la unua etaĝo, speciale por tiuj ĉambroj. Ili ne povas iri aliloke kaj estas venditaj kiel mebloj apartenantaj al la domo. 
   
     Mi same faris kun la nombraj tirkestoj. Ili restas tie por la plej granda plezuro de la novaj posedantoj.

    Nun restas nur transporti ĉiujn kartonojn en la apartamenton. Ni faros tion iom post iom ĉar bonŝance la novaj proprietuloj de nia domo lasas al ni tempon por prepari nian novan loĝejon. Ili ne intencas rapide translokiĝi kaj ni feliĉas pri tio.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire