dimanche 22 mars 2015

Promenado en Normandio

      Pasintan semajnon ni forlasis nian domon por iom promenadi en nia proksima Normandio. Ni estis lacaj prepari la venontan transloĝigon pri kio mi parolos alian fojon. Necesis dumtempe lasi la kartonojn kaj la malfacilan disapartigon de la forĵetendaj aĵoj disde la konservendaj. 
  
      Inter la legantoj de tiu ĉi blogo, tiuj kiuj bonŝance jam vizitis Normandion verŝajne sciis, ekde la unua foto, pri kiu urbeto temas mian hodiaŭan raporton. Jes ja, temas pri la fame konata Honfleur.


       Grava haveno por la fiŝkaptistoj en la estuaro de la rivero Sejno, tiu malgranda urbo ankaŭ famas pro la nombraj pentristoj kiuj de pli ol du cent jaroj frekventis la normandajn plaĝojn. Ili ŝatis la ŝanĝemajn ĉielojn kaj la tre rimarkindajn domojn kiuj ĉirkaŭas la "Malnovan Basenon".

      Ĝis la fino de la jaroj 1960 kaj komence de la jaroj 1970  eniris en tiun basenon ĉiuj ŝipoj, boatoj kaj barkoj de la fiŝkaptistoj ĉar tiuepoke ĝi estis la sola kiu havis kluzon permesante konservi konstantan akvan nivelon. Ekstere de la baseno, se fiŝkaptistoj alvenis kiam jam fermiĝis la kluzo, la ŝipo kuŝis sur la koto de la antaŭhaveno kiam la maro retiriĝis.

    Poste alvenis la tempo de la velŝipoj. Tiuj ĉi ekonomike estas pli interesaj ol la lokaj ŝipoj. Kial do ? Ĉar tiuj ŝipoj pli ofte restadas en la baseno ol marveturas kaj ili devas pagi ĉiun jaron la rezervitan lokon, ĉu ĝi estas okupata aŭ ne ! Pro tio iom post iom malaperis en la "Malnova Baseno" la fiŝkaptistaj boatoj.

    Sed tio ne gravas ĉar alia kluzo fermas la enirejon de la ŝanelo lasante pli da lokoj por sin ŝnurligi ĉe la kajo proksime de la fiŝbazaro, malproksime de la ŝipoj de riĉuloj.
   Rimarkindaj estas tiuj domoj laŭ la kajo de la baseno. Ili estas mallarĝaj sed altaj kun ardezoj sur la korbela parto de la fasadoj. 

     Alian interesan punkton mi substrekos: la ĉi-flanka dua etaĝo (la tria por Japanoj) estas la teretaĝa en la aliflanka strato kiu estas pli alta ol la kajo de la baseno.
   Nur antaŭ kelkaj jaroj multiĝis la galerioj de pentristoj sur tiu ĉi kajo. Hodiaŭ restas nur unu ! Restoracioj anstataŭis la aliajn kiuj migris en la aliflankan straton de tiuj domoj.


 

       Plaĉis al mi tiu pentraĵo inter aliaj kies senco mi ne tre bone komprenis.
    



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire