mercredi 18 février 2015

En Marakeŝo (3)

     Krom la bazaro alia grandega intereso en Marakeŝo konsistas el ĉiuj palacoj kaj koranaj lernejoj. Ili estas nombraj en la tuta urbo kaj precipe en la malnova centra kvartalo, la Medino.

     La "Medersa Ben Youssef" (korana lernejo Ben Jusef) situata en la Medino estas unu el la plej interesaj monumentoj en la urbo. Fakte ĝi estis la tradicia universitato de Marakeŝo kiu povis akcepti naŭ cent lernejanojn. 

     Ili estis amasigitaj en proksimume cent ĉeloj situataj teretaĝe kaj unuaetaĝe de la monumento. La studantoj disdividis sian tempon inter la studo de la sakraj tekstoj kaj la preĝo.      

     En tiu "medersa" la araba-andaluzia arkitekturo prezentas sian tutan maturecon, diras nian gvidlibron, dank'al "simpla plano, precizaj volumenoj, precioza kaj rafinita dekoracio".  (Mi ne kapablus tiel ĝuste esprimi mian senton sed mi konsentas !)

     Mi plu citas la komenton de nia gvidlibro: " Ĉio troviĝas en la ĝusteco de la proporcioj kaj en la ekvilibro inter la surfacoj kaj la dekoro."  (Bone !)

   Vizitante tian mirindan monumenton nepras rigardi ĉion, plankojn, plafonojn, pordojn, detalojn de la arkoj, admiri la lumojn en la koridoroj kaj en la etaj ĉambroj ...

     Mi do lasas vin admiri sen pliaj komentoj, same kiel mi faris lasante la gvidlibron en la dorsosakon kaj plenigante miajn okulojn per nenombreblaj belaĵoj.      



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire