samedi 14 février 2015

En Marakeŝo (2)

      En Marakeŝo, unu el la plej gravaj vizitindaj lokoj estas la bazaro ("souk" en la franca, "suk" esperante). Ĝi estas tre granda kaj fakte oni devas paroli ne pri bazaro sed pri bazaroj.
     
     En tiu grandega bazaro oni povas paroli pri "kvartaloj" kiuj havas sian propran specifecon. En iu tia "kvartalo" (fakte ĉiu "kvartalo" nomiĝas "suk") troveblas ŝuojn kaj nur ŝuojn, precipe faritaj el ledo.

     Iom pli poste sakoj kaj dorsosakoj apudas ŝuojn, monujojn, zonojn kaj aliajn malgrandajn sed utilajn objektojn ĉiuj faritaj el ledo.

             Aparte belaj estas la proponitaj vojaĝsakoj kiuj ankaŭ tre bonodoras.

        Jen la "suk" de la lanternoj tre bele ĉizitaj. Ili estas plejofte faritaj el fero, forĝita fero, pli malofte el kupro.

         Tre ŝatata de la virinoj estas la "suk" de la juvelistoj. Mi ne kapablas diri el kiuj pli malpli valoraj ŝtonoj kaj metaloj ili estas faritaj. Mi nur povas diri ke ĉiam bele brilas la koloroj.

      Krom la belaj koloroj oni devas substreki la odorojn kiam oni trairas la bazaro de la spicoj.

      Meze de la malgranda sed plenplena vendloko la vendisto estas ĉirkaŭita de diversaj sekaj fruktoj, arakidoj, sekaj herboj kaj enladigitaj spicoj, ĉiuj speciale rekomenditaj por la maroka kuirarto.

         Impona estas la "suk" de la potistoj. Ankoraŭfoje estas rimarkindaj la belaj koloroj de la pladoj, teleroj, bovloj ... Kiam oni vagadas tra la diversaj "suk" la koloroj kaj la odoroj donas al la vizitantoj agrablajn sensaĵojn.

        Faritaj el lano, el kotono aŭ el aliaj ŝtofoj tiuj tipaj ĉapeloj tre facile trovas aĉetantojn. Kvazaŭ ĉiujn Marakeŝanoj havas tian objekton surkape. Maloftas la turistoj kiuj same faras sen aspekti iom stultaj !!!
 
 





Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire