lundi 3 novembre 2014

Niki de Saint Phalle

     Eĉ se mi ne ŝatis ĉion kion mi vidis en la ekspozicio pri Niki de Saint Phalle (Niki de Sankta Fal'), mi konfesas ke ŝiaj verkoj impresis min. Mi deziras iom paroli kaj prezenti tiun artistinon, nekonata de mi ĝis nun.
                                                 Memportreto de Niki de S. F. (1958)
      Plastikistino, pentristino, skulptistino kaj reĝisorino de francaj filmoj, Niki naskiĝis en 1930  de usona patrino kaj franca patro. Ŝi grandiĝis en Nov-Yorko.
Ŝi unue fariĝis manekeno, poste familia patrino antaŭ alpaŝi arton, aŭtodidakte. 

                                                           Detalo de la memportreto
   Ŝi sekvis neniun artan lernadon kaj komencis pentri en 1952, kiam ŝi revenis al Parizo. Poste, kun sia dua edzo, la franca artisto Jean Tinguely, ŝi realigis grandan nombron de skulptaĵojn, arkitekturaĵojn, ĉu pro mendo, ĉu por sia propra plezuro.
                                  Pafado Kennedy-Kroutchev (1962)
      Post diversaj provoj ŝi ekkomencis la faman serion "Pafadoj" kiuj kontribuis fari de Niki de S. P. artistino internacie konata. Sur saketoj plenaj de pentro, ŝi karabene pafis, makulante pentraĵojn-kunmetadojn per diversaj koloroj. 
    "Mi pafis kontraŭ mia patro, kontraŭ ĉiuj viroj, grandaj, malgrandaj, dikaj, maldikaj, kontraŭ mia frato, mia patrino, mia familio, kontraŭ la lernejo, la socio, la Eklezio, eĉ kontraŭ mi mem ..." diris ŝi en 1961.

                                            Roza akuŝo  (1964)
     Kiam ŝi forlasis la "Pafadojn", Niki  okupiĝis pri nova temo : la diversaj roloj de la virino.  "Post la provoko, mi volis montri pli internan mondon, pli virinan mondon. Tiam mi skulptis novedzinojn, akuŝojn, putinojn ... ĉiujn ĉi rolojn diversajn kiujn la virinoj havas en la socio ..." diris la artistino.


                                                                 Roza akuŝo : detalo
     (Mi devas konfesi ke mi tute ne ŝatis nek la "pentraĵojn" de la serio "Pafadoj" , nek la pentraĵojn-skulptaĵojn celante montri la virinajn rolojn.) 

                                                  Lili aŭ Toni (1965) 206 x 130 x 130 cm
     " Post la "Pafadoj", la kolero malaperis sed restis la sufero. Kiam foriris la sufero mi retrovis la atelieron por fari ĝojajn estaĵojn je la gloro de la virino. " Tion deklaris Niki de S. P. en intervjuo multajn jarojn poste.


                                                                Lili aŭ Toni ; detalo
     Tiam la artistino naskis la unuajn "Nanajn" (france "Nanas"). La vorto "nana" estas slanga vorto kiu samtempe elvokas la virinecon, la intimecon kaj iun specon de familiareco.

                                                     Elizabet (1965)  230 x 90 x 146 cm
     La "Nanaj" de Niki estas tre koloraj karnoriĉaj, belstaturaj virinoj faritaj el kradaĵo, papermaĉaĵo kaj poliestero. La artistino valorigas la rondaĵojn kiel la mamojn, la ventron, la sidvangojn.

                                                        La Tri Gracoj  (1995 - 2003)
                                                      La blanka : 290 x 120 x 90 cm
                                                      La nigra : 260 x 150 x 90cm
                                                      La argenta : 290 x 125 x 95 cm

         
                                   
                                                    " Por mi, miaj skulptaĵoj elvokas la mondon 
        de la virino pligrandigita, la frenezecon de la virinaj grandecojn,
                                                      la virinon en la hodiaŭa mondo,
                                                              la virino kun la potenco. "
                                                               

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire