lundi 24 novembre 2014

Aŭtuno rezistas

       Pro la mildeco de la vetero (tio estas mia supozo) ĝis antaŭ kelkaj tagoj la folioj de la arboj daŭre restis verdaj kaj kompreneble ne ekfalis. Subite ili flaviĝis kiel vidate sur la avelarbo ĉi-supre.
     Male la folioj de la japana ĉerizarbo jam komencis fali la unuajn tagojn de novembro kvankam ili ankoraŭ estis verdaj. Nun la belaj aŭtunaj koloroj aperis sed la arbo estas multe malpli bela ol kutime ĉar mankas folioj.
     Sur la herbo la tapiŝo de la ruĝ-flavaj folioj estas malpli densa ol kutime. Mi jam plurfoje kolektis la falintajn verdajn foliojn. Ĉar la nova tapiŝo plibeligas la iom malĝojan ĝardenon mi atendos kelkajn tagojn antaŭ rasti ilin.
                                      Folioj de avelarboj apudas tiujn de la japana ĉerizarbo.

         La folioj de la hortensioj daŭre restas verdaj kaj la floroj jam velkitaj ankoraŭ prezentas belan aspekton.

      Unu floro, la sola en la tuta hortensiaro, ekfloris antaŭnelonge. Fiere ĝi superas la aliajn kiuj malrapide estas velkiĝantaj.
 
       Restas ankaŭ ie tie kelkaj rozoj. Tiu ĉi kliniĝas pro manko de vigleco, ĝi aspektas iom mizera, ĉu ne ?

       Iom pli vigla, tiu rozo estas verŝajne la lasta kiun mi povos foti ĉi-jare. Nu, vintro finfine venkos, kvankam ĝis nun la aŭtuna mildeco superis  la vintran malvarmecon.
 
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire