jeudi 23 octobre 2014

Unua tago de la staĝo

      Sabaton, la 18an , ekde la oka kaj duono estis malfermita la akceptejo de la staĝo. Gigi kaj Veronik pretis kontroli la alvenontojn sur la listo de la staĝantoj kaj doni al ĉiu sian dosieron.
 
     Je la ĝusta horo, post trinkado de kafo aŭ teo, pôst tre mallonga parolado de la prezidanto de la klubo (mi estas tiu), ekkomencis rapide la du kursoj. Ĉi- supre la Franco Michel Dechy gvidante la kurson por la progresantoj.
 
     Por siaj kursoj, Michel Dechy uzas la bildstriojn de Tinĉjo tradukitaj en esperanton. La bildstrio uzita tiu unua tago de la staĝo estis Tinĉjo en Tibeto, la plej interesa albumo laŭ la opinio de Michel.
 
     La kurson sekvis atente la partoprenantoj. Inter ili kelkaj bone konis la tutan verkaron de Hergé, la "patro" de Tinĉjo, sed pli multaj estis tiuj, same kiel mi, kiuj tute ne ĝis nun interesiĝis pri tiu Tinĉjo kaj liaj kunuloj.

    Inter la ĉefaj roluloj de la bildstrioj pri Tinĉjo, la fama kapitano Hadok havas gravan rolon en ĉiu albumo. Por malkovrigi al ni la aventurojn de la herooj en Tibeto, Michel legigis la kursanojn, disdonante la rolojn inter diversaj personoj. Tie la juna Gabriel rolas la kapitano Hadok.

      En alia klasĉambro, la Slovako Stano Marĉek instruis la komencantojn, ĉu verajn komencantojn (nur tri), ĉu pli malpli "eternajn" komencantojn.

     Por la instruado Stano Marĉek uzas la libron kaj bildojn de sia Rekta Metodo. Ĉar li tute ne parolas la francan, 100% de la tempo li esperante parolis. La staĝantoj estis tute mergitaj en la lingvon kaj foje havis malfacilaĵojn por ĉion kompreni.

     Post matena paŭzo, kaj denove post la posttagmeza paŭzo, sub la gvidado de Stano, la du grupoj kuniĝis por kanti. Ni lernis popolajn slovakajn, ĉekajn kaj polajn kantojn, helpe de la projekciitaj paroloj.

     Unue hezitemaj, la staĝantoj iom post iom pli lerte kantis. Stari por kanti ankaŭ plaĉis al multaj pro la antaŭa iom longa sidado dum la kursoj.

     Por ŝpari tempon kaj monon, la organizantoj planis surlokajn manĝojn. La pladoj estis ĉu preparitaj de kelkaj klubanoj, ĉu aĉetitaj ĉe lokaj vendejoj.
 
     Dume restis sur la tabloj la abunda materialo alportita, ĉu de la staĝantoj mem kiuj jam pôsedis la albumojn, ĉu de Michel Dechy por disdonado al tiuj kiuj ne posedis ilin.
 
       Mi ne certas, ke dum la manĝoj oni multe parolis esperante ! Precipe la komencantoj havis tro plenplenan kapon kaj deziris ripozi la cerbon. Necesa paŭzo kiu bedaŭrinde aspektis tro mallonga al kelkaj personoj.

                  La preskaŭ tuta staĝantaro fotita en la skvaro de l'Esperanto.
 
 
 
 

 



 

  
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire