dimanche 14 septembre 2014

Festo de asocioj

                                        La budo de la asocio "Komitato Latina Ameriko"
   Pasintan dimanĉon, en la urbo Herouville Saint-Clair (Heruvil Sankta-Kler) kie staras nia esperanta klubo, okazis la tradicia festo de la asocioj kaj bonvoluloj. Ĝi okazas ĉiujare la unuan dimanĉon de septembro.

                                              La budo de la asocio "Kompanio de arkistoj"
   Ni vivas en tre favora medio en Herouville kie oni kalkulas pli ol 400 asocioj. Favora medio pro la konstanta helpo de la urbo kiu de longe estis registrita de maldekstruloj. Tamen post la venko de pli liberaj homoj, antaŭ dekdu jaroj, la helpo al ĉiuj asocioj ne ĉesis.

                                           La budo de la asocio "Ludoteko" por la infanoj
     Je la naskiĝo de tiu festo, la organizantoj havis nur unu celon: propagandi por akiri novajn membrojn. Precipe la sportaj asocioj kiuj tiuokaze proponis senpagajn spertojn pri siaj aktivecoj. Ni mem tiuepoke sukcesis varbi kelkajn personojn por lerni nian lingvon.

      Ni de la komenco partoprenis en tiu festo kaj tre regule ni ĉeestas. Tamen ni rimarkis, ke jaron post jaro, malpli da homoj vizitadas la feston. Ni supozas, sed tio estas nur supozo, ke post la alveno de "Internet", la homoj pli facile ol antaŭ povas havi ĉiujn informojn pri ĉiuj asocioj kiam ili deziras aniĝi en unu el ili.

     Matene, nia budo ne estis tute preta kiam ĵurnalisto petis ke mi parolu posttagmeze por prezenti nian asocion. La tempo por ĉiu asocio estis tre mallonga sed ni kaptis la okazon por substreki niajn venontajn okazaĵojn koncerne la 30an datrevenon de nia asocio.

     Tiuokaze nia kara Michele L. kreis tiun bildon. La dekstra bildo montras la akvoturon de Herouville kiu simbolas la urbon. Ĝi estas sur tablotuketo kion ŝi faris por donaci al niaj venontaj gastoj okaze de la inaŭguro de "Skvaro de Esperanto". (Mi parolos pli detale pri tiu venonta solenaĵo)

                                     La budo de la asocio "Amikeco Solidareco kun Tiĥvin"
     Tiĥvin estas la ĝemelata rusa urbo de pli ol 20 jaroj. Niaj du asocioj havas tre oftajn rilatojn ĉar ankaŭ en Tiĥvin la esperanta klubo estas aktiva. Jam multaj vojaĝoj okazis inter la du urboj, ĉu pere de nia asocio, ĉu de Amikeco Solidareco kun Tiĥvin.

                                                     La budo de iu kvartala asocio
     Loĝantoj de diversaj kvartaloj ofte kuniĝas kaj faras artaĵojn kiuj ili proponas al la vizitantoj. Samkiel ni, kiuj vendis nenion dum la tago, aspektas ke la ĉi-jaraj vizitantoj ne emis aĉeti ion ajn, krom manĝaĵojn !

                                                     La budo de la asocio de biciklistoj
     Ne gravas ĉar la vetero estis belega kaj la etoso tre agrabla ! Ni ankoraŭfoje partoprenos en tiu ĉi festo la venontan jaron.


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire