mardi 19 août 2014

Ĉio estas vendebla

       Pasintan dimanĉon, kvankam la temperaturo estis iom malvarma, la vetero estis sufiĉe bela kaj, precipe, la malvarma vento kiu lastatempe forte blovis el la nordokcidento estis preskaŭ senefika.
 
     La organizantoj de la ĉiovendado (france oni diras "vide-greniers") estis feliĉaj ĉar la vendistoj kaj la vizitantoj estis nombraj.
 
       Jam de pluraj jardekoj la fenomeno aperis en nia lando. Nuntempe ĝi iĝis tiel populara, ke oni eldonas ĉiujare apartan kalendaron kiu informas pri la lokoj kaj la datoj de ĉiuj okazaĵoj tiaj en la regiono.

        Somere la personoj kiuj ŝatas vizitadi tiajn vendejojn havas grandan elekton. Persone mi ne ŝatas vizitadi tiujn bazarojn sed mia edzino kaj miaj du filoj estas amatoroj.
 
     Niaj du filoj, kiuj ambaŭ estas profesoroj pri historio kaj geografio, kapablas leviĝi tre frumatene por alveni antaŭ la homamaso de aĉetantoj. Interesas ilin la malnovaj libroj, precipe pri historio sed ne nur. Tiam ili priserĉas en la kestoj de la vendistoj kiuj ofte proponas librojn pri kiuj ili scias nek la enhavon, nek la valoron.
 
      Fojfoje ili povas aĉeti tutan plenan keston da libroj por modesta prezo sen precize scii kion ili trovos. De tempo al tempo, se la plimulto de la libroj nenion valoron posedas, troveblas iu malnova libro prezentante veran intereson aŭ valoron pro la aparta eldono aŭ ĝia malofteco.
 
      Surtable aŭ surgrunde mi rimarkis, ke oni povas vendi ĉion kaj ion ajn !!! Oni diras, ke ĉio estas vendebla ! Mi dubas pri tio ĉar, se la vizitantoj estas nombraj eble sen vera celo, la aĉetantoj estas malpli nombraj.

      La sukceso de tiaj okazaĵoj facile klarigeblas. Tie oni povas aĉeti objektojn pli malpli eluzitajn, sed ankaŭ sufiĉe ofte aliajn kvazaŭnovajn. Tiuepoke multaj homoj devas severe atenti pri siaj elspezoj do ... se ili povas akiri ion deziratan por malpli da mono ol  en magazeno, ili estas feliĉaj.
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire