mercredi 4 juin 2014

Sepdek jaroj post la Elŝipiĝo

        Sepdek jarojn post la teruraj eventoj kiuj okazis, la nomo Normandio estas sur ĉiuj lipoj en la tuta mondo. Morgaŭ vendredon, la 6an de junio 2014, en Ouistreham deknaŭ ŝtatestroj kaj ĉefministroj partoprenos en grandega ceremonio por memorigi al la mondo la buĉadon de tiom da homoj.
      
      En 1944 nia vilaĝo nomiĝis Colleville-sur-Orne. La 6an de junio, la angla generalo Montgomery estris la operaciojn en la sektoro Sword kie ni staris.
       La 30an de septembro, la urbestraro aprobis konsilion petante la ŝanĝon de nomo de la vilaĝo en Colleville-Montgomery. 
                             Sub la statuo de mareŝalo Montgomery aperas lia kromnomo "Monty"
      Kompreneble la batalo de Normandio kaj la daŭrigo de la milito ne permesis tujan respondon. Sed la 14an de junio 1946, la ministro pri la internaj aferoj, nome de la prezidanto de la provizora registaro, subskribis dekreton kiu permesis la ŝanĝon. 

       Tiom da junaj viroj mortis dum la Elŝipiĝo kaj dum la batalo de Normandio, tiom da civiluloj ankaŭ mortis sub la bombadoj, ke multiĝis la tombejoj en la tuta regiono. Eĉ en la plej malgrandaj kamparaj vilaĝoj troveblas parton pli malpli granda dediĉita al nekonataj soldatoj, sen nomoj, sen aĝoj. Nur la naciecon oni povis scii.
     Aliloke , post la milito, komitatoj zorgis por havigi al la mortintoj decajn tombojn. Jen kanada tombejo ne malproksime de Colleville. Pluraj miloj da junuloj ripozas tie. Ĉiam nia koro pli rapide pulsas kiam oni vizitas tian lokon.
       Simbolo de Kanado, la folio de acero superas la nomon de la mortinto. Tiu ĉi mortis la 4an de julio. Li estis nur 22 jaraĝa.

       Eble la plej fame konata kaj la plej ofte vizitita, tiu usona tombejo en Colleville-sur-Mer (ne Colleville-Montgomery) staras super la plaĝo Omaha Beach kie la GI's suferis grandan buĉadon.  Tie pli ol 10 000 korpoj estis entombigitaj.

     Ankaŭ troveblas ie kaj ĉi tie germanaj tombejoj. Ili estas malpli vizitataj sed ankaŭ pli severaj. Anstataŭ krucoj, nur ebenaj ŝtonoj rimarkigas, ke sube restas ostoj de germanaj soldatoj. En tiu ĉi tombejo pli ol 17 000 korpoj ripozas, inter ili tre junaj viroj, inter 16 kaj 20 jaraĝaj. 

      Nun Normandio estas preta por grandioze festi tiun "D-Day". Flagoj ornamas multajn domojn, stratojn, placojn... Veturi en nia regiono iĝis tre malfacile pro sekureco, oni diras ... Mi poste raportos pri la averso de la festo !

                                Ĉina ĵurnalistino sur la plaĝo de Ouistreham, la 4an de junio 2014  
 
  Se tio interesas vin, vi verŝajne povos sekvi la ceremonion en via lando. Radie aŭ televide la evento estos sekvata de multegaj ĵurnalistoj, almenaŭ en la landoj kiuj libere informas sian loĝantaron. Ĝis poste ...
 



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire