mercredi 11 juin 2014

La 6an de junio 2014 (1)

      La 5an de junio, ni fuĝis !!! Veturi en nia regiono estis tre malfacila. Policistoj kaj ĝendarmoj staris ie kaj ĉi tie, vojoj estis malpermesitaj kaj multaj diversaj militaj veturiloj invadis la tutan regionon. Aviadiloj kaj helikopteroj bruis super niaj kapoj dum el la tuta lando kaj el aliaj eŭropaj landoj amasiĝis miloj kaj miloj da turistoj. Ĉiuj hoteloj estis kompletaj jam de tre longe, simplaj loĝantoj estis invititaj lui dormĉambrojn ... Tia etoso ne plaĉis al ni do ni foriris kaj mi registris la grandan solenaĵon kiu okazis en Ouistreham la 6an.

                                La seĝoj de la unua vico atendas la statestrojn kaj ĉefestrojn
 Revenante hejmen, ni televide rigardis la komencon de la ceremonio. Eble vi mem jam vidis tion ĉar oni diris, ke miliardo da spektantoj en la tuta mondo rigardis la solenaĵon. Tamen se iuj el vi ne vidis ĝin, mi fotis la televidekranon. Pro tio la fotoj ne estas tre belaj, pardonu al mi.

     Malantaŭ la malplenaj seĝoj ankaŭ atendis veteranoj, siaj familianoj kaj la invititaj personoj de la franca prezidento kaj registaro. Tiuj estis komforte sidantaj sub granda tegmento kiu protektis ĉiujn kontraŭ la granda bela suno.

       Dume, fronte al la publiko, sed sub la suno, unu veterano reprezentanto de ĉiu lando kiu partoprenis en la Elŝipiĝo, atendis la ŝtatestrojn kaj ĉefministrojn. 
 
                                             Ĉiuj veteranoj estas pli ol 90 jaraĝaj.

        Sur la plaĝo de Ouistreham malantaŭ la sidantaj veteranoj, milita fanfaro kaj francaj soldatoj el maraj kaj teraj armeoj atendis la malfruiĝintajn ĉefulojn. Ĵurnalistoj diris, ke marĝene de la bankedo, iuj iom parolis unu kun la aliaj... Ĉu Obama kun Putin, ĉu Merkel kun Putin, ĉu Putin kaj la nova prezidento de Ukraino ? Nur supozoj ...

       Finfine alvenis François Hollande kaj la ĉefministro Manuel Vals. Akompanis ilin du infanoj de la urbo Ouistreham. 
 
          Ili salutis ĉiujn veteranojn kaj interŝanĝis kelkajn vortojn por danki ilin.

                                                   La belga reĝo kaj lia edzino alvenis.

                                                       Jen la rusa prezidento V. Putin

                                           La Usona prezidento B. Obama kun la veteranoj

                 La brita reĝino Elizabeta la dua, france parolis kun Leon Gautier, unu el la 177 membroj de la franca taĉmento kiu elŝipiĝis sur la plaĝo de Colleville-sur-Orne antaŭ atingi Ouistreham. Leon Gautier loĝas en Ouistreham.
    
    Krom la franca prezidento F. Hollande, nur B. Obama kaj la brita reĝino salutis kaj interŝanĝis parolojn kun la veteranoj. La aliaj nur klinis la kapon aŭ mansalutis la oldulojn antaŭ atingi sian seĝon, ĉe la ombro.
     



 
 
 

 



 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire