lundi 2 juin 2014

Fino de la batalo de Normandio

             Post la liberigo de Caen, la progreso de la Aliancanoj en la kamparo fariĝis kun nombraj renkontiĝoj. La soldatoj multfoje trinkis la cidron mem faritan de la kamparanoj.

                                  Cherbourg, la 24an de julio
     Winston Churchill, la brita ĉefministro, deziris mem konstati la okazitajn damaĝojn en la haveno de Cherbourg. Li vizitis la havenon, la apudmaran stacion, la centron de la urbo kaj ... subite loĝanto sentime alproksimiĝis por doni fajron al la ĉefministro.

                                             Saint-Lô, fine de julio
     Teruraj bataloj okazis por liberigi la strategian urbeton Saint-Lô. Post intensaj bombadoj, detruita je 95 procentoj, la urbo akiris la nomon "ĉefurbo de ruinoj".

     31 julio. La Usonanoj progresis al sudo, proksime de Avranches kaj Mont-Saint-Michel. En malgranda vilaĝo vico de germanaj kaptitoj renkontpaŝis la liberigantojn sub la feliĉa rigardo de la loĝantaro.
                                            Argentan, la 20an de aŭgusto.
     Usonaj soldatoj ripozas en la liberigita urbo, proksime de germana tanko.

                                           Poŝo de Chambois, la 19an de aŭgusto
     La batalo de Normandio finfine ĉesis tie, ĉirkaŭ la malgranda vilaĝo Chambois kie amasiĝis la lastaj germanaj soldataroj. Pli ol 100 000 Germanoj sukcesis forfuĝi el la kaptilo. Tamen malantaŭ ili, restis 40 000 kaptitoj kaj pli ol 5 000 mortintoj.
                                              Chambois, la 25an de aŭgusto
    La batalo de Normandio finiĝis. La generalo Eisenhower diris: " Tio estas unu el la plej granda mortigado el la milito. Mi malkovris scenon kiun nur Dante estus povinta priskribi."

                                 Ie en Normandio, la 15an de junio 
    Dum la Germanoj iom post iom retretis, la gigantaj fortoj de la Aliancanoj progresis. Ĉie kaj ĉiam la soldatoj estis fervore akceptitaj de la loĝantaro malgraŭ la damaĝoj, malgraŭ la mortintoj kiuj bedaŭrinde okazis pro la intensaj bombadoj. La feliĉo de ĉiuj superis ĉion.
     Tiu ĉi fama foto ricevis titolon "La kiso de la liberigo". Mi klarigas. 
    Infana ludo estis farita kiel oferdonaco al la liberigantoj. Virinoj manenmane rondiras ĉirkaŭ unu persono en la mezo de rondo kiu devas iri al iu ajn, preni lian manon kaj inviti lin veni en la mezon kie ili ambaŭ genuiĝas sur tuko. Tiuokaze knabineto invitis usonan soldaton kies koron verŝajne tre forte pulsis.

     La vojo de Normadio al Berlino estis ankoraŭ longa kaj multaj homoj ankoraŭ mortis ĝis la fino, la 8an de majo 1945. Pri tio mi ne raportos.  


                                


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire