lundi 7 avril 2014

Eŭropaj tagoj pri artaj metioj



     Vendredon, sabaton kaj dimanĉon, la 4a, 5a kaj 6a de aprilo okazis la eŭropaj tagoj pri la artaj metioj. En nia vilaĝo Colleville-Montgomery, ni bonŝance havas unun el tiuj personoj, kiuj praktikas unun el tiuj mirindaj artaj metioj. Ŝi estas potistino kaj nomiĝas Miriam P.

     Kiam okazas tiuj eŭropaj tagoj, ĉiu metiisto, kiu partoprenas malfermas al publiko sian atelieron. Tiuokaze ŝi aŭ li prezentas siajn ĵus farintajn verkojn al siaj jam de longe fidelaj klientoj kaj esperas alogi novajn.

     Ĉiuj estis invititaj trinki aperitivon ĉe la potistino en la korto, kiu apudas la atelieron. La invititoj laŭ̂plaĉe vizitis la etan ekspoziciejon aŭ ekstere trinkanke kaj babilante ĝuis sufiĉe agrablan veteron.

  Ĉi-jare, nia simpatia potistino prezentis novajn verkojn, kiuj alogis la okulojn.

     Kvankam mi ne ŝatus havi ilin en mia propra domo, mi aprezas la fakton, ke Miriam provas evoluigi sian stilon.



              Tiu pleto al muro kroĉita havas tutnovan figuron inter la kutimaj verkoj 
de Miriam.

      Originalajn verkojn ankaŭ ŝi proponas por petolemaj personoj aŭ infanoj. Ni jam aĉetis tiajn burleskaĵojn, pli malgrandajn por ni kaj geamikoj.

     Tamen mi rimarkis hieraŭ matene, ke la plej venditaj objektoj prezentas stilon pli tradician. La aĉetantoj plej ofte elektas uzeblajn aĵojn, kiel tasojn, bovlojn, potojn, telerojn ... ne la originalaĵojn.
 

 
 
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire