mardi 15 avril 2014

En mia ĝardeno

                                     Restas nur tiuj lastaj narcisoj

    Post kelkaj tagoj sen komputilo (ĝi paneis pro malnova mortanta "Freebox"), mi denove proponas al vi etan promenadon en mia ĝardeno. 


 

















   Nur en kelkaj tagoj la ĉerizarbo plenfloris. Kompare kun la pasinta jaro, la florado plifruiĝas preskaŭ je unu monato. Ni esperu, ke nun ne frostos aŭ ne forte pluvos por havi ĉerizojn.

     Maldekstre la pomarbo preparas siajn florojn post aperigo de la novaj folioj. Samtempe la japana ĉerizarbo alportas ĝojon en la ĝardena pejzaĝo.

     Alvenis nun la momento elirigi la tondomaŝinon el la garaĝo por tondi la herbobedon. Pli ĝuste mi devus diri tondi la herbaĉojn! Ĉar delonge malaperis la gazono profite de diversaj herboj sed ankaŭ de la lekantetoj, kiuj agrable tegas la tutan terenon.


 


    Samkiel la ĉerizarbo la rabarbo bone kreskis, pli frue ol la antaŭaj jaroj. La ruĝajn tigojn sufiĉe dikajn  ekde nun oni povos uzi por prepari bonajn tortojn kaj konfitaĵon.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire