lundi 10 mars 2014

Ni alvenis en Dakso





                                                   Bonvenon en la kampadejo La Basko
     Jen ni alvenis en Dax (Dakso), laŭdire la unua terma stacio en Francio. Dum tri tagoj ni trankvile vojaĝis per nia loĝaŭto en tre bonaj kondiĉoj. Survoje la trafiko ne estis tre densa kaj bela suno akompanis nin. 
     
                                     La akceptejo de la kampadejo
     Ĉi-jare ni elektis novan kampadejon pro grandaj laboroj kiuj malpermesas oportunan veturadon de la loko kie ni kutime restadas ĝis la varmobanejo elektita de Gigi de pluraj jaroj.
    
                                      Nia loĝaŭto trovis sian lokon
     Geamikoj kiuj regule vizitadis tiun kampadejon Le Bascat rekomendis ĝin. Unuavide tiu restadloko ŝajnas agrabla sed ni vidos post kelkaj tagoj ĉu ni havos la saman senton.

     Ĉar ni alvenis la tagon de la postvintra malfermo, granda parto de la kampadejo estas kvazaŭ senhoma. Tio plaĉas al ni ĉar ni ne ŝatas grandajn amasojn da homoj. Ni ĉiam elektas tiun periodon por la kuracado de Gigi ĉar la plimulto de la kuracadantoj preferas veni en majo, junio kaj septembro aŭ oktobro.
 
       Por la homoj kiuj ne havas loĝaŭton aŭ ruldomon, eblas lui "mobil home". Tiuj loĝejoj estas pli grandaj kaj kompreneble pli komfortaj ol nia veturilo.

       Ĉu ne plaĉus al vi restadi en tia loĝejo dum tri semajnoj ? Precipe se vi ne bezonas suferi drastan terman kuracadon ! Tamen se vi estas tute bonsana, elektu alian urbon !
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire