mardi 11 février 2014

Tradiciaj domoj (2)

      Nuntempe estas malfacile trovi tiajn ruinaĵojn proksime de la vilaĝoj. Mi nur malkovris tiun ĉi dometon, bedaŭrinde malbone videbla pro la granda amaso da neĝo. Verŝajne ĝi estas tro malgranda por iĝi taŭga nuntempa loĝejo.

      Kiam unuafoje ni vizitis tiun vilaĝeton en la komenco de la okdekaj jaroj, krom du aŭ tri domoj, ĉiuj estis forlasitaj kaj pli malpli difektitaj. Hodiaŭ ĉiuj estas restaŭritaj.

     Kiam ekkomencis la restaŭrado de malnovaj forlasitaj domoj, la urbestroj ne tre atentis pri la konstrumanieroj kaj aperis tre malbelaj konstruaĵoj tute maltaŭgaj en la montara medio. Pro tio la responsuloj postulis restarigon de la malnovaj domoj laŭ la tradicia stilo, almenaŭ koncerne la eksteran aspekton.

       Kompreneble la modernaj teknikoj kaj novaj materialoj ŝanĝis la laboron de masonistoj. La malnovaj muroj konsistis el ŝtonoj ofte sen cemento kaj la truoj inter ili estis ŝtopitaj de la interno per koto miksita kun ŝtonetoj aŭ pajlo.

     Nun oni konstruas murojn el betonŝtonoj kaj poste estas aldonitaj la ŝtonoj firme kunmetitaj per mortero. Malgrandaj ŝtonoj ŝtopplenigas la truojn inter la pli dikaj ŝtonoj kies formo estas neregula.
   

     En Bonneval-sur-Arc, la plej alta vilaĝo de Haute Maurienne, por havigi al si konstrupermeson, la onta proprietulo estas devigata prezenti konforman projekton kiam li deziras konstrui novan domon.

 
 
 
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire