mardi 26 novembre 2013

Palaco Masimo (2)

    Ni daŭrigas nun la viziton de la palaco Masimo. La dua etaĝo precipe prezentas mozaikojn kaj murajn pentraĵojn.


 En sinsekvaj ĉambroj la vizitantoj povas admiri freskojn kolektitaj el diversaj antikvaj lokoj de Romo.



        Ĉar la plimulto de tiaj antikvaj pentraĵoj nature pereis pro la longa tempo pasinta en malfacilaj kondiĉoj, la freskoj prezentitaj estas ege malabundaj.






     Ili havas tre freŝajn kolorojn kaj detala observado de la diversaj scenoj bele instruas nin pri la ĉiutagaj vivmanieroj de la homoj tiuepoke.



      Ofte la freskoj kiuj ornamis la vilaojn de princoj kaj riĉaj civitanoj, rememorigas nin la morojn, tre liberajn de tiuj personoj.





    Sammaniere oni povas laŭdi la mozaikojn prezentitaj en la sekvaj ĉambroj. La detaloj, la formoj, la koloroj ege valoras. Mi legis, (sed ne havis oportunon kontroli la diron) ke tiuj mozaikoj valore egalas la mezepokajn mozaikojn kiuj riĉigas la ornamaĵon de la preĝejoj en Romo.



    Ni pasigis tre longan tempon en tiu muzeo kaj estis tre feliĉaj. Iam se vi planas viziti Romon, nepre aldonu tiun belan palacon al via programo, vi ne bedaŭros !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire