jeudi 28 novembre 2013

La Vatikano

     Kompreneble ni ne povis lasi Romon sen vidi la Vatikanon, la plej etan ŝtaton el la mondo kies ĉefo estas la Papo.
 
 
 
 
   Ĉiutage miloj kaj miloj da vizitantoj vicigas sur la placo Sankta Petro por eniri en la bazilikon, la muzeojn, la ĝardenojn kaj la faman Kapelon Sestinan.  
     Ni ne konsentis atendi fine de la vico dum minimume du horoj kaj pretis foriri kiam iu viro france alparolis min kaj proponis sekvi apartan gvidantinon kiu rajtas enirigi sian grupon.

    Jam du junulinoj konsentis sekvi la gvidantinon kiu parolas la francan. Kvankam la prezo ŝajnis al ni iom granda, ni pensis, ke neniam ni havos alian eblon viziti tiun lokon do ni kaptis la okazon.
 
     Ni ne bedaŭris nian elekton ! Tri aliaj personoj grandigis nian grupon ĝis sep personoj sed tia malgranda nombro estas tre oportuna por bone kapti senĝene la klarigojn de la gvidantino.
    Kiajn riĉeĉojn, kiajn trezorojn ni vidis en tiuj papaj palacoj !!! Kompare kun la grandega malriĉeco de multaj kristanoj, mi sentis min iom malkomforta ...







Feliĉe por protekti la Papon kaj la mirindajn trezorojn de tiuj luksegaj palacoj ... svisaj gardistoj staras antaŭ ĉiu alirejo!


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire