vendredi 15 novembre 2013

Groseto-Arĉidoso (2)

     En Arĉidoso ni ĝuis tre agrablan tempon, vi jam rimarkis legante la antaŭan raporton. Sed ni travivis du aliajn tre simpatiajn spertojn kun Laŭra kaj Johano.
     Ambaŭ kantas en ĥoruso kies celo estas pludaŭrigi la malnovajn kantojn de Toskanio por ne forgesi ilin. Niaj gastigantoj invitis nin aŭskulti tiun ĥoruson dum provkantado antaŭ koncerto, en eta montara vilaĝo. Ni pasigis tre agrablan tempon kaj aparte ĝuis vidante la viglecon kaj entuziasmon de tiu grupo.

     Ni enlitiĝis iom malfrue sed ni estis feliĉaj ĉar sen niaj esperantistaj gastigantoj, neniam ni estus ĉeestantaj en tia evento.
      La sekvantan vesperon denove ni, per serpentumaj vojoj, atingis alian malnovan montaran vilaĝon kie okazis festo honore de fama loka muzikisto.
 
     Unuj post la aliaj, diversaj muzikgrupoj sinsekvis kaj ludis kune kun la heroo de la festo. Samtempe kuiristoj estis preparantaj ĉion necesan por honeste festi la okazaĵon.
 
       Sur la placo antaŭ la preĝejo viroj estas kuirantaj la famajn lokajn kolbasojn.

 
     Kvankam la vilaĝo ŝajnis al ni malgranda, tutplena estis la placo kaj, kun Laŭra, ni atendis nian vicon por mendi kion ni deziris manĝi kaj trinki. Dume la muzikistoj neniam ĉesis ludi. 
     Post la manĝo multaj personoj ekdancis, dancis, dancis ... senfine. Kiam ni forlasis la lokon je la 3a matene, kelkaj junuloj ankoraŭ ne estis elĉerpitaj kaj daŭre dancis... Ni hejmenrevenis je la 4a, lacaj sed ege feliĉaj.
    Ni dankegas Laŭran kaj Johanon. Ili permesis al ni travivi belegajn horojn en tiu aloga Toskanio. 

 
 
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire