mardi 30 juillet 2013

Unua promenado en la montaro

     Mi trovis taŭgan fadenon ĉe komercisto kiu kuŝas je la teretaĝo de nia domo. (Nia apartamento situas je la dua etaĝo) Mi do povos transloki miajn fotojn kaj elekti por vi kelkajn el miaj nombraj fotoj.
     Nian unuan promenadon ni faris proksime de la lago de Mont Cenis (Monto Ceniso) iom pli ol 2000 metrojn alte.
 
     Ni tre ŝatas tiun promenadon ĉar la deklivo estas malgranda kaj ni ne estas solaj survoje ! Belaj bonsanaj junaj bovinoj kviete somerumas tie kaj senafekte rigardas la marŝantojn. Eĉ kelkaj inter ili ne hezitas stari por esti fotita. Tamen ne provu tro alproksimiĝi, ni ne estas geamikoj, ĉu ne ?
 
      Foti marmotojn estas pli malfacila ! Tamen mi sukcesis sufiĉe alproksimiĝi por havi bonan rezulton ĉar bonŝance la vento venis fronte al mi, ne portante mian odoron al la singardemaj bestoj. Alian ŝancon mi havis: tiu marmoto estas juna kaj ne ankoraŭ scias pri la eventualaj malbonaj agoj de la homoj.
          Mi estis ĉirkaŭ malpli ol ses metroj for de tiu akceptema besto kiam mi fotis ĝin sed, kiam mi faris unu paŝon plu, ĝi tuj fuĝis al sia ternesto.
 
     Alia marmoto ankaŭ lasis min alproksimiĝi kvankam ĝi estis pli aĝa. Tamen ĝi restis tre proksime de rokoj sub kiuj ĝi rapide forkuris kiam mi provis ankoraŭ antaŭeniri. Mi dankas ĝin pro la bela foto !
 
     Krom la bestoj kiuj ĉiam plezurigas niajn promenadojn, la floroj sencese kaptas nian rigardon. Mi jam multfoje fotis tiujn florojn sed mi ne kapablas rezigni foti ilin ankoraŭfoje.
 
    Bonvolu lasi min prezenti al vi tiujn trezorojn el niaj francaj Alpoj. Mi ne ĝenos vin aldonante la nomojn de ĉiuj. Plezure spektos ilin se vi konsentas ...
 
   Vidante tion, Gigi diris: " Tio similas al japana ĝardeno ! " Mi ne scias ĉu niaj japanaj legontoj konsentos ?
 
                                  Por hodiaŭ jen la lasta foto. Belaj floroj, ĉu ne ?

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire