jeudi 6 juin 2013

Esperanto ? Kio estas tio ?

                                                     ESPERANTO ? KIO ESTAS TIO ?

     De la 18a de majo ĝis la 4a de junio, Gigi kaj mi okazigis ekspozicion pri esperanto en la biblioteko de nia vilaĝo, Colleville-Montgomery.




     La 27an de majo, mi prezentis mian filmon (en la franca versio) kies titolo estas "Japana Printempo". Poste ni iom prezentis la historion de la lingvo kaj respondis la demandojn de la publiko (25 personoj) pri la funkciado de la lingvo kaj kiel uzi ĝin.


     Ni klarigis kiamaniere uzi "Pasportan Servon" kaj la "Jarlibron de UEA" por vojaĝi en nia kara Esperantujo. La demandoj estis nombraj kaj interesaj. 




     Ĉar ni sentis veran intereson de kelkaj aŭskultantoj, la respondulo de la biblioteko kaj ni proponis kunveneton kies temo estos"malkovro de la lingvo" la 15an de junio.
     Tre plaĉis al ni vidi, ke esperanto povas interesi homojn kiuj sciis nenion pri ĝi kaj esti alogaj.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire