mercredi 13 mars 2013

Malfacilaĵojn






     Hieraŭ neĝis la tutan tagon, ĝis finposttagmeze. Ankaŭ forta vento blovis la tutan tagon. 
     Dum tiuj du tagoj ni ne metis eĉ unu piedon eksteren ! Feliĉe ni havis, kaj ankoraŭ havas, sufiĉe da proviantoj por manĝi. En la kongelujo ni trovis kolbasojn, fiŝojn, jam kuiritan viandaĵon kaj ankaŭ legomojn kiuj ĝis hodiaŭ ni ne elprenis.
     Eĉ se mi estus dezironta eliri en la vilaĝon, mi ne estus povonta fari tion. Vidu la supran foton de la aleo kiu iras al la strato. Neĝduno fariĝis meze. El la fenestro kie mi fotis mi pensas, ke ĝi estas preskaŭ unu metron alta ! Ankaŭ antaŭ la pordo de garaĝo amasiĝis ĉirkaŭ 60 centimetroj da neĝo. Kiamaniere mi povus la aŭton elirigi ?




     Tamen hodiaŭ mi nepre devos eliri por aĉeti panon ! Sed PIEDE ! Mi estos tre atentema por ne fali kaj rompi ion!
     Se ni ne eliris ĝis hodiaŭ, ni rigardis la regionajn televidajn ĵurnalojn. La situacio estas katastrofa, precipe en malalta Normandio kie la ŝoseoj estas blokitaj. Multaj aŭtoj restis ie-tie survoje, blokitaj sub amaso da neĝo. Stirantoj lasis tie sian veturilon aŭ piediris ĝis la plej proksima vilaĝo.
    Grandegaj neĝdunoj malpermesis la trafikon. Eĉ la maŝinoj por forigi la neĝon paneis ! Trajnoj ankaŭ ne veturis. En la stacidomo de Caen, pli ol 400 pasaĝeroj pasigis unu nokton kaj sin preparis hieraŭ vespere por pasigi alian nokton. Almenaŭ tiuj estis en varma medio kaj oni disdonis manĝaĵon kaj varman trinkaĵon.

  
     Ĉi matene oni prognozas pliboniĝon. Ne neĝas, ne plu ventas sed tamen oni konsilas ne veturi se ne urĝe bezonas. Ni estu paciencaj !  

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire