mardi 12 mars 2013

Aĉa vetero !


                       Aĉa vetero ! Aĉega vetero !! Mi eĉ diros plu : ACÊGA  VETERÂCO !!!

      Malfeliĉe la prognozoj estis ĝustaj ! La meteorologistoj ne eraris ! Hieraŭ matene, kiam mi ellitiĝis mi surprize malkovris tiun pejzaĝon. Mi malfermis la pordon por foti kaj post la matenmanĝo, mi iris eksteren.




     Mi volis vidi la staton de la kreskaĵoj fotitaj antaŭ kelkaj tagoj. Jen ĉi-supre la jonkviloj kiuj klinis sin sub la neĝapezo. Ĉar tiu ĉi neĝo estas tre humida, do tre peza.

                                           Ankaŭ sin klinis ĝisgrunde la grandaj narcisoj.

                                                   Tie staras apenaŭ videblaj primoloj.
   
             
            Kiu kreskaĵo sin kaŝas tie ? La plej granda rabarbapiedo ! Mi dubas, ke ni povu fari konfitaĵon el tiuj tigoj !!!


      Sed hieraŭ matene la situacio ne estis tiel grava kiel hodiaŭ ! Ĉar posttagmeze kaj nokte okazis neĝtempesto. Mi ne povis fermi la fenestrumojn hieraŭ vespere pro la vento. La neĝo amasiĝis kontraŭ la pordo kaj la fenestroj. Iom timeme ni atendis la sekvon ĉar la veterprognozoj estis malbonaj. Bedaŭrinde ankoraŭfoje ili estis ĝustaj !


       La neĝtavolo plialtiĝis kaj nun la tuta grundo malaperis. Mi ne povis malfermi nek la pordon, nek la fenestojn, nek la pordon de la garaĝo pro la peza neĝamaso. Sed tio ne gravas!
      Gravas la situacio sur la vojoj kie pli ol 300 personoj estis kaptitaj. Ili pasigis la nokton en siaj aŭtoj aŭ kamionoj, atendante helpon. En vilaĝoj kaj urbetoj oni malfermis gimnastejojn kaj lernejojn por la nombraj rifuĝintoj. Kompreneble la lernejoj transportoj estas nuligitaj kaj la lernejoj fermitaj.


      La nunan vintran okazaĵon precipe suferas Bretonio, Normandio, Nordo kaj, sed malpli severe, la regiono Ile-de-France. Tamen multaj aviadiloj ne foriros el Roissy kaj Orly.  Multaj aŭtoŝoseoj kaj aliaj vojoj estas fermitaj, atendante la maŝinojn por liberigi la vojojn. Tiuj maŝinoj mankas en niaj okcidentaj regionoj ĉar maloftas tiaj neĝfaloj aŭ neĝtempestoj.
     Ie tie elektro mankas pro rompiĝo de elektraj fadenoj, do multaj domoj restas sen hejtkapablo.
     Ni havas ŝancon, almenaŭ ĝis nun, ĉar elektro bone funkcias en nia vilaĝo.





Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire