samedi 16 février 2013

Religiaj regionoj



     Estas rimarkinda la religiema sinteno kiu mastre regas en kelkaj regionoj pli ol en aliaj.
     Mi ne volas paroli pri la diferenco inter la urboj kaj la kamparoj kiu jam de longe estas konata kaj pli malpli eksplikata pro la ĝenerale pli alta intelektnivelo de la urbaj loĝantoj kompare kun tiu de la kamparanoj, antaŭ multaj jaroj.


     Mi ne scias ĉu miaj observoj estas ĝustaj aŭ se ili nur estas fruktoj de mia ĝenerala malkredeco sed ŝajnas al mi, ke despli la homoj havas tre malfacilajn vivkondiĉojn despli ili estas religiemaj.
     Se tiu rimarko ne tro validas koncerne la virojn, almenaŭ ĝi aspektas tute vera koncerne la virinojn.


     Por apogi miajn dirojn mi nur elvokos du lokojn, marbordon kaj montaron.
     Fiŝkaptistoj faras danĝeran laboron, precipe kiam ili restas for de la haveno dum furiozas iu forta tempesto. Malkviete atendante la revenon de siaj edzoj kaj filoj, kion faris la edzinoj kaj la patrinoj? Ili preĝis, ĉu la Sankta Virgulino, ĉu Jesuo la filo de Dio, ĉu Dio mem.

      En Francio, sur la marbordoj abundas la malgrandaj kapeloj kies muroj estas tute kovritaj de votoferoj por danki la "dioestaĵojn" kiuj permesis la revenon de la amataj familianoj post grandega danĝero.
      Samkiel laŭ la marbordoj, abundas la etaj kapeloj kaj preĝejetoj en la altaj montaraj valoj kaj valetoj kie la ŝafistoj kondukis kaj gardis la ŝafarojn.

   
   Oftas la ege danĝeraj okazaĵoj en la montaro : fulmotondro, neĝaj aŭ ŝtonaj lavangoj, neatendita kaj subita neĝtempesto .... Kion fari kiam furiozas tiuj naturaj elementoj, kelkfoje dum pluraj sinsekvaj tagoj? Preĝi ! Danki kiam ĉiuj estas vivaj aŭ plori kiam oni nur povas kalkuli tiujn kiuj mortis.
    Pro tio kiam niaj prauloj konstruis kelkaj dometoj en montaro, ili tuj ankaŭ konstruis etan preĝlokon.

 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire