mercredi 30 janvier 2013

Tikla debato


        Nuntempe okazas tikla debato en la franca socio. Pri kio temas ?
     Temas pri novaj rajtoj por la samseksemuloj. Tiujn rajtojn François Hollande promesis kiam li kandidatiĝis por fariĝi Prezidento de Franca Respubliko. Li gajnis la baloton, sekvis dua baloto por elekti la novajn deputitojn kaj ankaŭ gajnis tiu baloto la Socialista Partio kies kandidato estis la ĵus novelektita Prezidento.





     Tre logike la nova registaro preparis novan leĝon por la samseksemuloj por plenumi la promeson de la Prezidento. Sed eĉ longtempe antaŭ la prezentado de tiu leĝo indignis ĉiuj konservatuloj, ĉiuj religiaj instancoj (precipe la katolika klerikaro), ankaŭ familiaj asocioj proksimaj de la katolika sfero. La debato ekkomencis antaŭ ses monatoj kiam la registaro konsultis diversajn asociojn kaj filozofojn, psikologojn, kuracistojn, sociajn helpantojn, justicoficistojn ...




       Mi tuj provos klarigi la aktualan situacion por kompreni la celon de la nova leĝo.
     Kiam samseksemuloj kune vivas, kune aĉetas moveblaĵojn kaj nemoveblaĵojn, se unu el ambaŭ mortas, la alia ne rajtas heredi. Se unu el ambaŭ havas infanon de sia eksedzino aŭ eksedzo, lia aŭ ŝia kunulo ne rajtas decidi ion ajn pri la infano kiam okazas io grava (ekzemple urĝa enhospitaliĝo kiun la patro aŭ patrino li aŭ ŝi mem ne povas decidi pro iu ajn kialo). Ili do ne havas la samajn rajtojn, samkiel la heteroseksemuloj. 




     Tiun malavantaĝon la leĝo volas korekti proponante "Geedziĝo por ĉiuj". Oficiale geedziĝante antaŭ urbestro, en la urbodomo, la virparoj kaj virinparoj kiuj tion deziros samtempe akiros la samajn rajtojn, samkiel ĉiuj civitanoj. Interalie ili povos adopti infanojn.
      Tion ne konsentas la konservatuloj. Ili postulas por infanoj "unu patro, unu patrinon", fina punkto.
     Tiam manifestacioj multiĝis kaj de la kontraŭuloj kaj de la poruloj. Inter la du kampoj altiĝis la tono. Samseksefobiaj asocioj furiozis, batoj estis interŝanĝitaj kaj ekfloris insultoj ....




     Kutime protestas kaj manifestacias tiuj kiuj perdas ion: laboron, avantaĝojn, perdon de aĉetpovo, altiĝo de la gas-elektro-trajno ... prezoj... Tiuokaze NENIU perdos ion ! Male iuj gajnos rajtojn kiuj lokigos ilin samnivele kiel la aliaj. Kaj ĝuste tiuj aliaj ne volas tian egalecon !

     Ekkomencis la parlamenta ekzameno de la leĝprojekto, la 29an de januaro. Por malpermesi la aprobon de tiu ĉi leĝo, la opoziciaj partioj deponis pli ol 5300 amendojn !!! Ili ja scias, ke ili nur prokrastos la aprobon ĉar la plimulto de la deputitoj jesos. Ankaŭ la senatanoj aprobos la projekton.




     Ĉar 63% el la franca loĝantaro subtenas la projekton, ni esperu ke post kelkaj jaroj Francoj forgesos tiun malagrablan epizodon. Precipe ni deziru, ke senkulpaj infanoj kviete vivos ĉu kun du patroj, ĉu kun du patrinoj, en pacema socio kie ĉiuj estos egalrajte.

   ( Ĉiuj fotoj montras manifestacion de poruloj. )

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire