lundi 28 janvier 2013

"Granda Odiseado"







     Pasintsemajne okazis tre populara sporta manifestacio en nia Alta Morjeno. Temas pri la "Granda Odiseado" kiu vidas konkursi nekutimajn teamojn (nekutimajn por ni kiu ne loĝas en montaro) dum kvin sinsekvaj tagoj.


     Ok aŭ dek hundoj tiras specialan sledon sur kiu staras la gvidanto (oni diras "musher"). Sur kelkfoje ebenaj sed plejofte krutaj vojetoj ĉiu teamo strebas kuri kiel eble plej rapide por gajni la trofeon.


     Post ĉiu etapo oni kalkulas la kuradodaŭron de ĉiu teamo kaj oni sumigas ĉiujn rezultojn. La teamo kiu post la kvina etapo sumigis la plej malgrandan tempon ricevas la unuan premion. 
       La etapoj pli malpli longas, inter 60 km kaj 88 km, la lastan tagon.


     La spektaklo interesas multajn homojn sed ĝenerale oni devas longe atendi antaŭ vidi la unuajn hundojn. Krom unu fojon, ĉar la vojetoj plejofte mallarĝas, la hundtirataj sledoj startas unu post la alia. Mi ne scias kiom da minutoj oni lasas inter du startantoj.



     La trian tagon en Bessans kie etendiĝas larĝa kaj longa plataĵo, ĉiuj teamoj samtempe startis. Tio estis vere spektinda.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire