mardi 15 janvier 2013

Aliaj donacoj






     Post longa silento mi daŭrigas mian esploron pri la donacoj faritaj al ni de diverslandaj geamikoj.
    Tiu ĉi skulptaĵon donis al ni la germana amiko de nia ĝemelata urbo Kleinrinderfeld. Ĝi estas farita de la tre malmola loka ŝtono en kiu troveblas fosilioj.





     Ĉi tiuj pupoj el ligno (japane "kokoŝi" mi kredas) estas produktaĵoj de la Fukuŝima regiono. La plej granda mezuras ĉirkaŭ 25 centimetrojn dum la malgrandaj estas nur apenaŭ 10 centimetrojn. Se oni turnas la kapon  de tiuj malgrandaj, knaro iom simila al birda krio aŭdiĝas. Amikino de Fukuŝima donis al ni tiujn tri belajn pupojn.





     Ankoraŭ belegan donacon el Japanio mi deziras montri. La delikata designaĵo pentrita sur la koverto de tiu skatoleto impresas la rigardon. Ene mi konservas kelkajn tablojdojn malgrandajn.





     Dank'al tiuj etaj pupoj, 10 centimetroj altaj, mi memoras pri nia lasta vojaĝo en Rusio. Junulino, komencantino, en la urbo Ivanovo donis unun mem faritan pupeton al ĉiu membro de nia esperanta grupo. (Ni estis 7)




     Ĉi tiu bela pupo havas apartan signifon por ni. Ĝi simbolas la siberian urbon Krasnojarsko kie naskiĝis nia juna amikino antaŭ sia alveno en Francio por studi la francan lingvon kaj trovi sian francan edzon... Nun ŝi daŭre vivas en Francio.  

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire