jeudi 31 mai 2012

"La geamikoj de Agnam"

        
      Pasintan semajnofinon, ni veturis 300 kilometrojn for de Colleville por partopreni en la ĉiujara ĝenerala asembleo de iu asocio kies nomo estas "La geamikoj de Agnam".
      Agnam estas vilaĝaro kiu staras en la sahela regiono de Senegalo, 600 km for de la ĉefurbo Dakaro.
Ĝi kalkulas 15 vilaĝoj  en kiuj loĝas ĉirkaŭ 20 000 loĝantoj. Tiu vilaĝaro estas ĝemelata kun nia kluba urbo Herouville kiu helpas por la disvolvigado de la popolanoj. 
      Inter la celoj jam atingitaj: la fosado de putoj kaj disdono de trinkebla akvo al ĉiuj vilaĝoj, la konstruado de novaj klasĉambroj en la lernejoj...





     Paralele de la oficialaj helpoj, simplaj civitanoj intencis helpi pri edukado de la infanoj. Tiucele ili kreis asocion kiu havas siajn proprajn projektojn, elektitajn post interkonsento kun la afrikaj vilaĝanoj.
      Senegalaj laboristoj kiuj de longe laboras en Francio por sendi monon al la restintaj familianoj kreis kune kun Francoj tiun asocion en 1993. Gigi kaj mi  aniĝis iom pli poste, eble en 1996.
       Ni jam havis korespondadon kun unu el la vilaĝaj lernejoj, de la jaro 1989 kaj, post kelkaj vojaĝoj en Agnam, ni estis tre agemaj kaj ne deziris forlasi tion kion ni pene instalis koncerne la instruadon en la baza lernejo.


        Nature ni trovis nian lokon apud "La geamikoj de Agnam".  Bela ideo tre rapide ekestis: patroni infanojn por ilin helpi daŭrigi siajn studojn en mezlernejo kaj poste en altlernejo. Iom post iom kreskis la nombro de "baptopatroj" kiuj regule monhelpis pli kaj pli da infanoj kaj adoleskantoj.
        Nun la unuaj "baptofiloj" finis siajn studojn en la universitato kaj la asocio povas fieri pri ili kiuj nun havas bonan profesion. 


     Unu fojon jare, ĉu en Normandio, ĉu en la regiono de Orleans (ĉe la rivero Luaro) ĉiuj anoj de la asocio kuniĝas por aŭskulti diversajn raportojn. La plej ŝatata momento estas kiam oni prezentas filmon aŭ fotojn faritaj de tiuj kiuj vizitis la vilaĝojn okaze de speciala misio. 
     Ekzemple, ĉi jare post komputiloj, kvin membroj de nia asocio akompanis litojn forjetitaj de franca hospitalo por la tute nove konstruita domo pri la sano de unu el la vilaĝoj.



     Kiel kutime, ( ne nur en Francio), ni kune manĝis post la kunveno, ĉiu alportinte ion. Ĉi jare ni havis belan lokon por kunveni: kastelon kiu estas senpage disponebla por la asocioj.  Venontan jaron, ni Normandanoj estos gastigantoj.

 
 

mardi 22 mai 2012

Birdoj

    

          En nia ĝardeno, la tutan jaron videblas nombraj birdoj: paseroj, merloj, turdoj, pareoj, rubekoloj, kolomboj, trogloditoj
        Tiuj estas tre ofte videblaj sed aliaj tre maloftas. Fringelo estas unu el tiuj pli raraj birdoj. Antaŭ kelkaj tagoj, ni surprize vidis du fringelojn antaŭ la eta ŝtuparo kiu iras al la ĝardeno.



      Vi jam legis, ke multe pluvis ĉi jare en nia lando kaj, eble, precipe en Normandio. Pro tio mi ne povis tondi la herbobedon kaj grande kreskis leontodoj. Aspektas, ke fringeloj ŝatas la grajnojn de tiuj plantoj. Ni vidis ilin  sin delekti bekplukante tiujn grajnojn dum sufiĉe longa tempo, senhonte antaŭ niaj okuloj! Ni ĝuis la agrablan spektaklon.


     La pigoj ne estas raraj birdoj sed ili ne tiel alproksimiĝas la domon kiel la malgrandaj birdoj. Tiu ĉi ripozis sur la tegmento de la najbara domo. Pluvis kaj oni povas kredi ke ĝi tremetas pro la tro malseka plumaro! 

samedi 19 mai 2012

Iom da turismo







       Lundon, la 14an de majo, mi gvidis nian polan amikon laŭ la marbordo. Roman Dobrzinski, kiu loĝas en Varsovio, nepre deziris vidi la maron. La vetero estis escepte tre bela kvankam malvarma vento blovis el la maro.
      Ŝoforis amikino de nia esperanta klubo, iom timema kiam temas pri parolado kun eksterlandano, sed ŝi sukcesis komuniki kun Roman, des pli ke li iom scipovas la francan.
       Sur la supra foto videblas Roman kiu filmas kolonon sur la plaĝo de urbeto Dives. De tiu ĉi malgranda haveno la ŝiparo de Vilemo, duko de Normandio, foriris al Anglio en la jaro 1066. Post sia venko en la batalo de Hastings, Vilemo iĝis reĝo de Anglio kaj akiris sian nomon: Vilemo la Konkeranto. La kolono memorigas la eventon.



     
      En la sama urbeto Dives,  Roman tre ŝatis la tipajn normandajn domojn. Ili estas artefarite kolektitaj en "normanda vilaĝo" kvazaŭ kiel en iu muzeo por turistoj. Tiu amaso ne plaĉas al mi ĉar tio tute ne similas al vera vilaĝo pro tro da imponaj ornamaĵoj neniam videblaj nur en unusola loko! Sed la vilaĝo plaĉis al Roman.




     La sekva urbo vizitita estis Deauville. Roman deziris vidi la naĝejon de tiu fame konata urbo ĉar la nepo de Zamenhof, s-ro Zaleski-Zamenhof, konceptis la belan betonan tegmenton. Dum longa momento ni promenadis ĉirkaŭ la naĝejon kiu tre bele aspektas.




       Ĉar mi klarigis al la deĵorantoj kiu estas Roman Dobrzinski kaj lia rilato kun Zaleski-Zamenhof, ni akiris la permeson eniri la naĝejon. La interna etoso estis tre kvieta kaj milda. Malmultaj personoj naĝis, precipe maljunuloj. 
       La naĝejo  konstruita en 1964 estas tre bela kaj tre pura. Ĝi ŝajnas tute nova!
       Nia pola amiko estis tre tre feliĉa.

      

jeudi 17 mai 2012

Ĝenerala asembleo kaj prelego

 
     Dimanĉon, la 13an de majo matene, okazis en Hérouville-Saint-Clair ( Heruvil ) la ĝenerala asembleo de la normanda esperanta asocio. Kiel kutime komuna manĝo sekvis la kunvenon en la ĉambro mem kie ni laboris. Nenio mankis, ĉu la bonaj manĝaĵoj, ĉu la trinkaĵoj...


       
     Post iom da ripozo ni estis pretaj por bonvenigi la polan esperantiston Roman Dobrzinski.  Ĵurnalisto de la pola televido dum pli ol tridek jaroj, Roman skribis libron kies titolo estas "La Zamenhof Strato". Tiu ĉi libro temas pri la vivo kaj agado  de la nepo de Zamenhof, s-ro Zaleski-Zamenhof. 
     Roman Dobrzinski prelegis pri tiu libro, rakontante kiamaniere dum ok jaroj li multfoje renkontiĝis kun ka fama nepo en diversaj lokoj de Esperantujo por iom post iom rekonstrui laŭ formo de intervjuo la puzlon farita per la rikoltitaj gravaj momentoj kaj anekdotoj diversaj, ne nur pri Zaleski-Zamenhof sed ankaŭ pri la tuta familio, inkluzive de la avo.

mardi 15 mai 2012

Lilakoj floras






     Kun iom da malfruo finfine plenfloradas lilakoj (siringoj) en nia ĝardeno. Tiu ĉi eĉ pli belas ol kutime, kvankam pasintjare mi tranĉis nombraj mortintajn branĉojn.

 
     La floroj estas pli dikaj ol kutime kaj mi ne parolas pri la odoro!!! Tiun odoron vi nur povas imagi!


     Ni havas du lilakojn. La dua estas blanka. Ankaŭ ĝi estis tre malsana do mi severe fortranĉis ĝin pasintjare kaj lasis junajn ŝosojn (plantidojn) apud la "patrino". La plej aĝa ido unuafoje havas florojn ĉi jare.

 

samedi 12 mai 2012

Plano de Romo






     Merkredon, la 9an de majo, post la bela prelego de Anna Lowenstein, ŝi kaj kelkaj klubanoj  rendevuis ĉe la universitato de Caen. Tie, ĉe la fako "Homaj Sciencoj" troviĝas maketo de la antikva urbo Romo.





     
      Tiun maketon konstruis normanda arkitekto, Paul Bigot, unua premio de la roma lernejo Medisis, dum sia tuta vivo, ĝis sia morto en 1942.



    
      Tiu maketo, farita el gipso farbita de glazuro, montras la urbon tia kia ĝi estis en la 4a jarcento post JK. La skalo de tiu laboro estas 1/400. 
     70 kvadradaj metroj okupas la tuta maketo, kiu vere impresis nin.




     Post la klarigoj de deĵorantino pri la arkitekto kaj la historio de lia laboro post lia morto ĝis la alveno en la universitato, filmo montris detale kelkajn imponajn kvartalojn de Romo. Ni povis kompari la nunajn ruinaĵojn kun la maketo.
     Fine, je la supra etaĝo, ni vidis la tutan maketon, kiel en aviadilo.

vendredi 11 mai 2012

Prelego pri la antikva Romo






      Mardon, la 8an de majo, nia klubo Hérouville Esperanto akceptis Anna Lowenstein, ĵurnalistino kaj brita verkistino kiu loĝas en Italio. Ŝi estas fame konata de la monda esperantistaro pro siaj historiaj romanoj pri la antikva Romo: "La ŝtona urbo" kaj "Morto de artisto".
      Helpe de lumbildoj kaj tekstoj de tiamaj verkistoj, Anna prezentis tre interesan prelegon pri la vivo en Romo antaŭ 2000 jaroj. 





      Post la prelego, kiel kutime, la aŭskultantoj kuniĝis por komuna vespermanĝo en nia laborĉambro.
Ĉiu preparis ion, ĉu antaŭa plado, ĉu ĉefa plado, ĉu deserto kaj ĉio estis sur la granda tablo. Tiuj inter miaj legantoj kiuj jam vizitis nin, scias kaj rekonos la lokon kaj eble la tukon surtable!



     La eksterlandanoj kiuj partoprenas tian komunan vespermanĝon ĉiam miras pro la varma etoso kaj la granda kvanto de bonaj manĝaĵoj . 



      Post la tradicia tosto de la prezidanto .... Je via sano! kaj bonan apetiton!




       Dum la manĝo, Anna denove aldonis aliajn detalojn pri Romo (malmulte) sed ankaŭ pri la "bona lingvo". Ŝi havas malbonan opinion pri la novaj vortoj kiuj lastatempe aperis en la gazetaro, la romanoj kaj la poemoj kvankam, laŭ ŝi, ili tute ne utilas kaj precipe aldonas malfacilaĵojn pri la lernado de esperanto....


      Anna kaj mi pli malpli interkonsentis pri tiu punkto sed rapide ni pritraktis aliajn temojn. Revenante hejmen, kie ŝi tranoktis, ni daŭrigis nian diskuton ankaŭ pri ateismo... Grava temo, ĉu ne?

mercredi 9 mai 2012

Nova pejzaĝo






     De kelkaj semajnoj la normanda kamparo beliĝas.  Plenfloradas la kolzo kaj grandaj kampoj ie-tie heligas la kutiman verdan koloron de nia kamparo.

 

      Kolzo ne estis tradicia kultivaĵo en nia regiono. Antaŭ eble dudek jaroj aperis kelkaj kampoj kiuj surprizis la Normandanojn kiam la belegaj flavaj floroj sin montris. Iom post iom novaj kampoj invadis la pejzaĝon kiu nun montras agrablan vizaĝon.

lundi 7 mai 2012

Novan Prezidenton

      

                                     Jen la nova Prezidento de Francio François Hollande.

     Kun 51,7% da voĉoj kontraŭ 48,3%, (tio estas iom malpli ol antaŭvidita de la opinisondoj) la Francoj elektis viron laŭdire "normala" (de li mem kaj de liaj fidelaj subtenantoj).
     La nun eksa Prezidento estis taksita kiel "ne normala" pro sia malbona konduto, pro siaj aĉaj paroloj kaj sia malbona kutimo oponi la unuj kontraŭ la aliaj! Multaj Francoj hontis pri li kiam li vizitis fremdajn landojn. (Eble kelkaj inter miaj legantoj memoras, ke ni mem, Gigi kaj mi, jam diris tion kiam oni demandis nin pri nia tiama Prezidento )

     Ni ĉiuj scias, ke multaj malfacilaĵoj atendas la novan gvidanton de Francio, ni ne revas pri neatingeblaj celoj sed almenaŭ ni scias, ke ni havos kvietan kaj respekteman viron kies volon estas pli da egaleco, pli da  justeco, pli da solidareco inter ĉiuj homoj kiuj vivas en nia lando! Tio tre gravas por homoj kiel ni, esperantistoj, ĉu ne?

mercredi 2 mai 2012

Konvalo de la 1a de majo

    

      Tradicie la 1an de majo, oni donacas konvalon al la amataj personoj por deziri feliĉon al ili. En ĉiuj florvendejoj eblas aĉeti, ĝenerale tri aŭ pli da konvalotigoj en potoj. La prezo ĉiam estas iom alta sed por plezurigi homojn ne tro gravas la prezo!
      Ĉi jare pro la malvarma printempa vetero konvalo mankas do la prezo kreskis pli ol la floroj!!!


    

      Gigi kaj mi de longe interkonsentis por ne aĉeti tion kion ni povas trovi en nia ĝardeno.
      Kutime mi povas  donaci bukedon da konvalo al mia kara edzino. Bedaŭrinde en la ĝardeno la konvalo malfruas. Mi fotis la plej maturajn,  kiuj ankoraŭ ne estas pretaj. Ni atendos eble unu semajnon antaŭ deziri feliĉon unu al la alia!

mardi 1 mai 2012

Strangan etoson

     





     Stranga etoso regas sur Francio! Fine finiĝis la tre malvarma, pluvema, ventema monato aprilo! La Francoj estas tristaj kiel la vetero. Pasintaj sabato kaj dimanĉo estis aparte malbelaj. Pro tio, por varmigi la hejman etoson kaj niajn mensojn mi ekbruligis fajron kaj ni plezure restadis antaŭ ĝin dum longaj momentoj.



     Ne nur la vetero influas la spiritostaton de la homoj. La elekta kampanjo iĝis tre malagrabla pro la atakoj de iuj kontraŭ la aliaj. Ĉirkaŭ la eliranta prezidento aspektas, ke nombraj jam komprenis, ke la baloto estas perdita, do ili uzas hontidajn argumentojn, pensante ke ili nun havas nenion por perdi.




     Pro la konduto de la kandidato mem kaj de liaj subtenantoj ŝajnas, ke la Francoj ne elektos novan estron sed prefere forigos la malnovan. Fakte aperas, ke okazos ne prezidenta baloto sed referendumo por aŭ kontraŭ Nicolas Sarkozy.







      Super la fajrejo, niaj kvietaj japanaj pupoj rigardas tion kun surprizo. La debaton inter F. Hollande kaj N. Sarkozy antaŭ milionoj da voĉdonantoj kiu okazos merkredon, la 2an de majo, tute ne interesas ilin. Tamen ili suferos ĝin ĉar ni sidos surkanape antaŭ la televidekrano.....