lundi 31 décembre 2012

Donacojn







       Hejme ni havas multajn diversajn aĵojn, donacojn de niaj eksterlandaj geamikoj. Ili estas videblaj ie ajn en la domo kaj ili havas grandan valoron por ni. Vidante unu el ili ni tuj vidas la personon kiu donacis ĝin, en kiu loko kaj en kiu okazo.
       La unua foto montras kristnaskan ornamaĵon, donacon de germanaj geamikoj kiuj loĝas en Kleinrinderfeld, la ĝemelata urbo de Colleville.





         Tiun ornamaĵon mia kara amikino el Yokohama sendis okaze de iu nova jaro, mi ne plu memoras ĉu antaŭ du, ĉu antaŭ tri jaroj. De kiam ni ricevis ĝin, Gigi metis ĝin tie, ĝi ne plu foriris ! Ĝi superas la kanapon kie ni ĉiam estas sidantaj por legi aŭ por televidon rigardi.





     Amuzaj estaĵoj ili estas, ĉu ne ? Tiuj alvenis en nia familio okaze de festeno (festenoj multiĝas kiam oni vojaĝas en Esperantujo !!!) en Okayama. Ili estis aparte bonvenaj ĉar ili estas donaco de amikino de nia esperanta gastiganto. Ŝi mem ne estis esperantistino sed kun plezuro partoprenis en la komuna festo.




       Jen rusa paro, donaco de esperantistino, kantistino kaj bona amikino el Tiĥvin, ĝemelata urbo de Herouville. Tiu amuza paro protektas la domon kie ŝi staras. Mi ŝatas la bonkorecon kiu aperas en la okuloj de tiuj simpatiaj estaĵoj.
 

    La ĉi subajn bele ornamitajn globojn oni donacis al ni en Nishija, Japanio, okaze de neforgesebla renkontiĝo kun esperantistoj de Fukushima en malnova tradicia gastejo. Tie ni ĝuis banadon en varma fonto (tre varma) kaj neniu el nia grupo neniam forgesos la mirindan festenon kiu postsekvis !
     Vidante tiujn delikatajn brodaĵojn sur la globoj mia koro sopiras ...

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire