dimanche 7 octobre 2012

Kajtoj sur plaĝo


     Pluvis preskaŭ la tutan pasintan semajnon. Precipe hieraŭ, sabaton. Mi ne scias ĉu pasis unu horo sen pluvo. Almenaŭ le vento kvietiĝis sed la griza-nigra ĉielo malbonhumoris nin kaj verŝajne ĉiujn homojn kiuj estis feliĉaj iom ripozi kaj promenadi post labora semajno.
     Sed hodiaŭ, surprize kaj tute neatendite, la vetero pliboniĝis. La temperaturo ĉi-matene estis milda, la vento ne forte blovis kaj precipe ne pluvis ! Eĉ videblis bluaj pecoj inter la ne danĝeraj nuboj !




     Ni tuj decidis profiti tiun pliboniĝon de la vetero por promenadi laŭ la marbordo. Pasintan semajnon ni direktiĝis okcidenten de Colleville sed hodiaŭ ni elektis iri orienten en la direkto de la haveno Ouistreham. Tie la plaĝo estas pli larĝa ol en Colleville.
     De malproksime ni vidis objektojn en la ĉielo super la plaĝo de Ouistreham. Ni pensis ke infanoj flugigis siajn kajtojn ĉar ofte tio okazas. Sed hodiaŭ la kajtoj estis multe pli nombraj ol kutime.
     Alproksimiĝante ni vidis la supran afiŝon kaj ni komprenis. Konkurso pri kajtoj estis organizata de la lokaj kajtistoj sub la titolo  "Vent de folie" ( Vento de frenezo)



     Multaj diversformaj kaj diverskoloraj kajtoj flugis en la sufiĉe bela ĉielo. Ankaŭ diverskoloraj veloj fiksitaj en la sablo bele flirtetis dank'al agrabla vento, ne tre forta sed tamen sufiĉe forta por doni belan vidaĵon al la nombraj spektantoj.



      Inter ĉiuj kajtoj kiuj invadis la ĉielon, ni rapide rimarkis kelkajn kiuj havis apartan konduton. Ili ŝajnis danci, sin sekvante unu la alian kaj farante belajn arabeskojn.



     Tiam ni komprenis kio okazis. Unu post la alia, skipo prezentis al la publiko sian koregrafion sekvante la muzikon (iom forta laŭ nia gusto). Estis rimarkinda, ke ne nur en la ĉielo dancis la kajtoj sed ankaŭ sur la sablo samtempe dancis la kajtistoj !



     Laŭ la movoj de la koregrafio, ĉiuj viroj antaŭeniris, malantaŭeniris, tiris la ŝnurojn pli malpli forte, ĉu samtempe, ĉu unu post la alia. Ili neniam perdis sian kajton el la vido, estante ĉiam atentemaj unue pri la dezirataj movoj, due konstante kontrolante la forton de la vento !
     Ni ĝuis tre agrablan kaj nekutiman spektaklon.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire