lundi 29 octobre 2012

En Granville (3)








     Granville havas aktivan havenon. Parte estas la haveno por la ŝipoj de la fiŝkaptistoj, la komercaj kargoŝipoj kaj la pramoj kiuj veturas la pasaĝerojn al la angla-normandaj insuloj. La alia parto, ne videbla tie estas por la velŝipoj kaj motorkonotoj.






     Kiam la tajdo estas alta la pordoj de la komerca baseno malfermiĝas kaj la fiŝkaptistoj eliras. Mi vidis elbaseniĝi nur unu trolŝipo.




    
                               Ĉu ĉar estis dimanĉo, multaj trolŝipoj restadis en la baseno. 






     Alian kialon oni povas imagi. Tiuepoque, la trolŝipoj precipe fiŝkaptas Jakobajn pektenojn. Tiu fiŝkaptado estas severe reglamentita. Pro tio ĉiu ŝipo rajtas semajne (aŭ tage, mi ne scias) kapti difinitan pezon de konkoj. Kiam la difinita kvanto estas en la ŝipo ĝi devas haltigi sian aktivecon.





     Por kapti la Jakobajn pektenon kiuj vivas en la sablo, oni uzas tiujn apartajn retojn. Ili estas fiksitaj sur fera trabo kun radoj kaj estas tirataj de la ŝipo skrapante la fondon de la maro. Kompreneble, ĉar ĉio amasiĝas en tiuj retoj, la fiŝkaptistoj estas devigataj forĵeti en la maron ĉiujn tro malgrandajn bestojn, ne vendeblajn.

vendredi 26 octobre 2012

En Granville (2)



   

  Mi proponas daŭrigi la promenadon en la ĝardeno de Christian Dior, en Granville.
     Tiu promenado estis tre agrabla kaj mi estis iom surprizita vidi ankoraŭ tiom da floroj. Ĉar en mia ĝardeno, restas neniu floro!















     Kompreneble mi ne havas skipon de ĝardenistoj por ke mia ĝardeno havu tian belan aspekton ! Ankaŭ mono mankas por prezenti tiom da specoj de floroj kiuj, en ĉiu sezono plenfloras por plezurigi la okuloj de vizitantoj !









            Christian Dior estis fama modelisto, mi jam diris tion. Li kreis specialajn vestojn por riĉuloj kaj, inter ili, multaj fame konataj virinoj, princinoj kaj aktorinoj.
     Promenante sur la serpentumaj padoj aperas ie kaj tie konataj vizaĝoj. Jen Marlen Djetriŝ laj Marilin Monro.





        Jen en bela aŭtuna kaj natura kadro, la vizaĝo de Sofja Loren.







      Homoj ne estas la solaj admirantoj de la bele vestitaj virinoj ! Tiu rubekolo ankaŭ havas plezuron rigardi kaj la grandajn fotojn, kaj la strangajn personojn kiuj vizitas la lokon.

lundi 22 octobre 2012

En Granville




    
     Tiuj kiuj legis tiun blogon de pluraj monatoj jam scias, ke kiam mia patro mortis, mia fratino kaj mi vendis la familian domon ĉar neniu el la familianoj deziris loĝi en tia granda kaj iom malkomforta ejo, despli ke ĝi staris malproksime de la laborlokoj de ĉiuj.
     Mi aĉetis apartamenton en la montaro Alpoj dum mia fratino aĉetis apartamenton en urbeto kiu staras ĉe la marbordo en la apuda departamento de nia departamento Kalvadoso (france Calvados). Tiu urbeto nomiĝas Granville.







     Ni pasigis la pasintan semajnofinon en Granville, invititaj de miaj fratino kaj bofrato. Kvankam la vetero ne estis tre bela, ni tamen sukcesis promenadi laŭ la marbordo sen pluvo. Dimanĉan matenon, la tajdo estis alta sed la ondoj estis tre malfortaj, la vento iom malvarma sed tamen eltenebla.


 

    Per kruta ŝtuparo ni supergrimpis la klifon por promenadi en la eksproprietaĵo de fame konata modisto Christian Dior. Nun la urbo Granville posedas tiun lokon. Pro tio la bela ĝardeno ĉiam estas senpage vizitebla de la promenantoj kaj muzeo (fermita tiuepoke) staras en la bela vilao de la modisto.




     Malantaŭ la krado kaj vitro videblas manekeno sen vesto. Ĉu ĝi volas simboli la aktivecon de la fama modisto ? Verŝajne jes , kvankam tra la vitro mi vidis nenion alian kiu povas konfirmi la hipotezon. Ne gravas, mi ŝatas tiun foton kun la speguliĝo de la arboj.



    
  





    En la granda ĝardeno mia bofrato gvidis nin ĝis aparta loko, eta rozejo, sen rozoj kompreneble en tiu ĉi momento.
    Tie kapo de Christian Dior rigardas al ĉielo.
  











     Mi demandas min ĉu miaj legontoj jam aŭdis paroli pri tiu modisto ?
     Eble neniu konas lin en Japanio aŭ en Rusio

mercredi 17 octobre 2012

Ĉiam videblas ion sur la plaĝo




      Kiam mi promenadas sur la plaĝo, ĉiam mi vidas ion fotebla. Kompreneble mi ne ĉiam kunportas fotilon sed kiam mi havas ĝin, neniam mi rehejmeniĝas sen kelkaj novaj interesaj fotoj.
     Vidu tiun knabon ! Mi observis lin kelkajn minutojn. Li staris sur la sablo kaj tre malrapide li surgrimpis sur la ĝeteton el ligno, iom glitigan. Paŝon post paŝo li timeme antaŭeniris sed finfine haltis. La gepatroj rigardis lin sed ne ĝenis lin kiam li faris tiun (verŝajne) tute novan sperton. Li sukcesis ne fali en la akvon.


     
     Finsemajne multaj personoj emas uzi sian veltabulon. Kutime ili havas sufiĉe fortan venton por rapide veturi sur la ondoj pli malpli grandaj. 
     Sed kiam mi fotis la ĉi-suprajn veltabulistojn, la vento estis malforta kaj neniu ondo plezurigis ilin.
Mi opinias, ke ili estis iom desapontitaj pro tiu manko de bela vento !





      Male tiu ĉi viro estis tre feliĉa ! Ĉar li  havas nek velon nek maston sur sia tabulo, se la ondoj estas tro dikaj, li verŝajne ne kapablas daŭre stari sur ĝi ! Kaj mi imagas, ke devas esti tre malfacile reiri sur la tabulon kiam li estas en la akvo !

   
     Jen pramŝipo kiu du fojojn tage transiras la maron "Maniko" por atingi la anglan havenon Porsmouth. Sur tiu foto ĝi eniras la normandan havenon Ouistreham post seshora ŝipado. 



jeudi 11 octobre 2012

Festo de kajtoj







     Pasintan semajnon, sur la plaĝo de Ouistreham, ni vidis ne nur kajtojn kiuj dancis en la ĉielo sed ankaŭ aliajn pli malpli grandaj kaj kvazaŭ senmovaj.





               Iuj estis fiksitaj sur la sablo lasante nur la ekstremaĵon de la stofo agrable flirteti.



                            Aliaj estis tre dikaj kiel tiuj belaj fiŝoj kaj kiel la flava polpo sube.





     Mi ne scias ĉu la organizantoj preĝis apartajn diojn pri kajtoj sed io estas stranga: pluvis la tutan semajnon antaŭ la festo kaj lundon, post la festo, denove pluvis la tutan tagon !!!





dimanche 7 octobre 2012

Kajtoj sur plaĝo


     Pluvis preskaŭ la tutan pasintan semajnon. Precipe hieraŭ, sabaton. Mi ne scias ĉu pasis unu horo sen pluvo. Almenaŭ le vento kvietiĝis sed la griza-nigra ĉielo malbonhumoris nin kaj verŝajne ĉiujn homojn kiuj estis feliĉaj iom ripozi kaj promenadi post labora semajno.
     Sed hodiaŭ, surprize kaj tute neatendite, la vetero pliboniĝis. La temperaturo ĉi-matene estis milda, la vento ne forte blovis kaj precipe ne pluvis ! Eĉ videblis bluaj pecoj inter la ne danĝeraj nuboj !




     Ni tuj decidis profiti tiun pliboniĝon de la vetero por promenadi laŭ la marbordo. Pasintan semajnon ni direktiĝis okcidenten de Colleville sed hodiaŭ ni elektis iri orienten en la direkto de la haveno Ouistreham. Tie la plaĝo estas pli larĝa ol en Colleville.
     De malproksime ni vidis objektojn en la ĉielo super la plaĝo de Ouistreham. Ni pensis ke infanoj flugigis siajn kajtojn ĉar ofte tio okazas. Sed hodiaŭ la kajtoj estis multe pli nombraj ol kutime.
     Alproksimiĝante ni vidis la supran afiŝon kaj ni komprenis. Konkurso pri kajtoj estis organizata de la lokaj kajtistoj sub la titolo  "Vent de folie" ( Vento de frenezo)



     Multaj diversformaj kaj diverskoloraj kajtoj flugis en la sufiĉe bela ĉielo. Ankaŭ diverskoloraj veloj fiksitaj en la sablo bele flirtetis dank'al agrabla vento, ne tre forta sed tamen sufiĉe forta por doni belan vidaĵon al la nombraj spektantoj.



      Inter ĉiuj kajtoj kiuj invadis la ĉielon, ni rapide rimarkis kelkajn kiuj havis apartan konduton. Ili ŝajnis danci, sin sekvante unu la alian kaj farante belajn arabeskojn.



     Tiam ni komprenis kio okazis. Unu post la alia, skipo prezentis al la publiko sian koregrafion sekvante la muzikon (iom forta laŭ nia gusto). Estis rimarkinda, ke ne nur en la ĉielo dancis la kajtoj sed ankaŭ sur la sablo samtempe dancis la kajtistoj !



     Laŭ la movoj de la koregrafio, ĉiuj viroj antaŭeniris, malantaŭeniris, tiris la ŝnurojn pli malpli forte, ĉu samtempe, ĉu unu post la alia. Ili neniam perdis sian kajton el la vido, estante ĉiam atentemaj unue pri la dezirataj movoj, due konstante kontrolante la forton de la vento !
     Ni ĝuis tre agrablan kaj nekutiman spektaklon.