dimanche 30 septembre 2012

Aŭtuno alvenis

 


     Post kelkaj tagoj ne tre belaj, hieraŭ la vetero pliboniĝis. Gigi kaj mi tuj deziris ĝui promenadon laŭ la marbordo. Ĉar ni loĝas en Colleville nur 3,5 kilometrojn for de la plaĝo estas facile atingi nian celon.
     Tiuepoke, finseptembre, mi tre ŝatas piediri sur la digo kiu laŭiras la plaĝon. La koloroj estas belaj kaj precipe, ĉiuj someraj turistoj malaperis !





     Sur la malseka sablo nur kelkaj personoj promenadis.  Eĉ la piedfiŝkaptistoj ne estis plukante salikokojn en la proksima maro aŭ serĉante konkojn en la malseka sablo proksime de la foriranta maro.
     Tiuj velŝipoj, sen veloj, kviete atendos la venontan someron por denove fronti la ondojn.




     La suprenirante tajdo ne kovris la tutan plaĝon. Tio okazas nur dum la ekvinoksoj kiam ventego puŝas la tajdon.  Sur la seka sablo nur kelkaj bone vestitaj personoj sidis. Ili ne restadis tre longe surloke ĉar la vento, kvankam ne tre forta, estis iom malvarmeta.



  
   Pli nombraj estis la piedirantoj sur la digo.  Tiu digo estas tre oportuna loko por promenadi. Ĝi laŭiras la plaĝon laŭ pluraj kilometroj ambaŭflanke de Colleville. La vojo antaŭ la domoj estas malpermesita por la aŭtoj, nur la biciklantoj rajtas uzi ĝin. Pro tio la promenado ĉiam estas sekura por la promenantoj.


     Malfermitaj estas nun la someraj domoj. Neniu venos antaŭ la venontaj printempo aŭ somero.
     Atendante tiujn tagojn ni, loĝantoj de la normanda marbordo kviete povas ĝui ĉiujn avantaĝojn de nia bela regiono !  Feliĉaj homoj ni estas !

vendredi 28 septembre 2012

Khiva



         Post Samarkand kaj Bukhara nia celo estis Khiva. Por atingi tiun urbon ni veturis per buseto dum 450 kilometroj sur tre tre malbona ŝoseo. La truoj, kelkfoje tre dikaj kaj profundaj devigis la ŝoforon lerte zigzagi inter ili. Nia amiko Anatoli diris ke ni "lunaparkis" !!!
        Naŭ horoj estis necesaj por fintagmeze atingi nian celon. Niaj dorsoj multe suferis dum tiu vojaĝo !




        Feliĉe la malkovro de la malnova kvartalo de Khiva plezurigis nin kaj ni rapide forgesis niajn dolorojn ! La vidaĵo de la grandegaj muroj kiuj ĉirkaŭas la malnovan urbeton aspektas kiel sonĝo. Oni kredas spekti filmon pri mezepoka periodo.




       Trapasante la pordegon ni tuj komprenis ke ni ne estis en la malproksima mezepoka tempo ! Ambaŭflanke de la stratetoj vendistoj proponas la kutimajn suvenirojn al la turistoj. 
        Neniu aŭto ĝenas la piedirantojn dum la vizito de tiu kvartalo kaj la turistoj estas tre trankvilaj en  agrabla etoso.




      Tiu stranga monumento estas minareto ne finita. La persono kiu mendis tiun konstruaĵon estis mortigita antaŭ la fino de la laboroj kaj oni lasis ĝin en la tiama stato.



          Jen la granda moskeo de la malnova urbo. Du aŭ tri lignaj kolonoj estas miljaraĝaj.
          Ni restadis nur unu tagon en Khiva. Plia tago estus bonvena, bedaŭrinde nia aviadilo ne permesis tion!

mardi 25 septembre 2012

Bukaro




      Post Samarkando ni vizitis alian belegan urbon, Bukaro. La ĝenerala etoso de tiu urbo estas alia pro la helebruna koloro de ĉiuj monumentoj. 



     La bluaj ceramikaĵoj aspektas pli dolĉaj ol en Samarkando kaj la tutan promenadon de unu ensemblo al alia oni povas piede fari sen aŭtoj por ĝeni la admirantojn.



        Alian impreson ni havis vizitante Bukaron. La kvanto de turistoj ŝajnis al ni multe pli granda ol en Samakando. Ĉu ĉar la urbo estas malpli granda kaj la vizitindaj lokoj pli proksimaj unu de la alia?




       Rigardante niajn fotojn unu semajnon post nia reveno, ni demandas nin kiu el tiuj du urboj pli plaĉas al ni ? Ĉu Bukaro ? Ĉu Samarkando ? Ambaŭ estas ege rekomendindaj !!!

vendredi 21 septembre 2012

En Samarkando



        Ĉu ĉar nia vizitita urbo en Uzbekio estis Samarkando ? Ĉu ĉar tiu nomo revigis nin de tre tre longe ?  Mi ne scias la veran kialon (verŝajne ambaŭ kialoj kaj aliaj kiujn ni malkovris tuj post nia alveno). La fakto estas ke mi restas sub la ĉarmo de tiu ĉi belega urbo !


     Nia granda avantaĝo kompare kun la ordinaraj turistoj estas ke ni povis prepari nian itineron kaj nian programon laŭ niaj ,propraj deziroj post legado de diversaj gvilibroj kaj vojaĝraportoj aŭ videkzameno de dokumentaj filmoj.




     Alia avantaĝo : ni havis je nia dispono dum la tuta restado nian privatan aŭton kies ŝoforo veturigis nin ie ajn, iam ajn, kadre de la difinita programo aŭ ekster tiu programo. Tial ni senhaste povis admiri, foti aŭ filmi, admiri, antaŭeniri aŭ malantaŭeniri sen aŭdi la riproĉojn de nia akompananto kaj de la surloka gvidantino al kiu la organizanto klarigis kiamaniere ni deziris viziti.


     Sed verŝajne la plej granda avantaĝo, tiu kiu permesis tian sukcesan vojaĝon estas nia samarkanda esperantisto ! Li anoncis de la komenco, tuj post nia alveno, ke li estos por ni disponebla 25 horoj tage, 8 tagoj semajne !!!  Tion li preskaŭ plenumis kaj ni neniam estos sufiĉe dankemaj al li !



lundi 17 septembre 2012

Fino de belega vojaĝo


                    Samarkando      Maŭzoleo Ŝir Dor


     Ĉio bedaŭrinde havas finon ! Nia vojaĝo en Uzbekio finiĝis sabaton, la 15ande septembro. 
     Ni rehejmeniĝis vespere post vojaĝo iom komplika, precipe pro la teruraj policaj kontroloj antaŭ la foriro de Taŝkento kaj denove en Frankforto ... Sed tiaj maloportunaĵoj ne devas forgesigi la mirindan belan restadon en tiu lando !

               Samarkando      Maŭzoleo kaj moskeo Tilla Kari

     Dank'al la samakanda esperantisto A. I., ni havis apartan programon. Bonŝance tiu agema viro havas amikon kiu organizas turistajn vojaĝojn en Uzbekio. A. I. transdonis al li niajn dezirojn kaj tiu R. proponis tre taŭgan itineron. 

                                  Samarkando      Maŭzoleo de Amir Timur (Tamerlan)

   Tiuj du amikoj tre bone zorgis pri ni dum la tuta restado en Uzbekio. S-ro R. mem ŝoforis sian aŭton kaj akompanis nin preskaŭ ĝis la fino de la itinero. Li elektis la restoraciojn kiuj taŭgis al la delikataj okcidentaj stomakoj ... Kiam okazis iu ajn problemo,  ĉiam s-ro R. lerte trovis solvon kvankam li ne parolis nian internacian lingvon sed nur heziteman anglan lingvon, (ne malpli bone ol nia !)

                                         Maŭzoleo de Amir Timur

      Kiam ni ne sukcesis interkompreni unu la alian, s-ro R. telefonis al nia esperanta amiko kaj kun grandaj rideksplodoj ni havis ĉiujn necesajn klarigojn, ĉu por iom ŝanĝi la antaŭviditan programon, ĉu por rendevui post libera tempo, ĉu por ... io ajn !
       Tiaj vojaĝkondiĉoj estis tre agrablaj por ni kaj la du geamikoj (ne esperantistoj) kiuj akompanis nin ĉar de la komenco ni sentis nin tute serenaj.


          Hodiaŭ mi elektis kelkajn fotojn nur el Samarkando sed kompreneble ni vidis aliajn mirindaĵojn en Bukaro, en Kiva kaj aliaj lokoj. Mi nepre sendos aliajn fotojn kiuj verŝajne plaĉos al vi kaj eble donos al iuj la deziron viziti tiun tre agrablan landon kaj simpatiajn loĝantojn.