lundi 27 août 2012

Rehejmeniĝo



     Finfine post preskaŭ du monatoj en la montaro Alpoj, ni rehejmiĝis antaŭ kelkaj tagoj. Ni tre trankvile veturis dum tri tagoj por transiri la 960 kilometrojn inter Lanslevillard kaj nia vilaĝo Colleville-Montgomery.
     Survoje, la unuan tagon ni iom suferis pri la varmeco kiu plurfoje devigis nin halti por trinki kaj akvumi nian korpon. Kiam ni atingis la celon de nia unua etapo, en la loĝaŭto la temperaturo estis  37 gradoj !
 


     Sed ni ne tre longe suferis pro tiu varmeco ĉar de la sekvanta tago, veturante norden ni retrovis pli taŭgajn temperaturojn. Kiam ni alvenis en Normandion la altaj temperaturoj jam estis forgesitaj kaj ni ĝuis pli kutiman marbordan klimaton kun apenaŭ 20 gradoj. Iom tro malvarma tamen en aŭgusto !


  
   Hieraŭ, post pli malpli urĝaj taskoj ligitaj al nia reveno, ni promenadis laŭ la marbordo. Kvankam la suno sufiĉe bele brilis, la okcidenta vento forte blovis. Tial la turistoj kiuj ankoraŭ feriadas estis vestitaj kaj bone protektitaj de la vento malantaŭ ŝirmilo.



                Nur kelkaj personoj estis bankostume vestitaj, tamen bone ŝirmitaj de ventŝirmilo ! 



     Ĉar verŝajne la gepatroj ne permesis la banadon en la maro, la infanoj trovis alian okupon fosante grandan truon por havigi al si naturan ŝirmilon kontraŭ la vento ! Aŭ ili uzis la truegon alimaniere, mi ne scias.



     Tia bildo kie videblas vestitaj promenantoj sur la sablo kaj velŝipistoj pretaj por puŝi la ŝîpon en la maron, kaj precipe neniu en la maro por sin bani oni kutime vidas printempe aŭ aŭtune, ne en aŭgusto !
Iuj asertas ke la monda klimato ŝanĝas. Ĉu ? Se jes la klimata revarmigo ne trafis Normandion !!!

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire